Ĉapitro 6
Ojstro ekaŭdis, ke oni malfermas la pordon de lia
kamero kaj
indiferente ekrigardis flanken. Li supozis, ke denove aliris la
komandanto turmenti lin per alia pridemandado. Sur la mallarĝa ŝtuparo
aŭdiĝis paŝoj de soldatoj, kies pafilkapoj skrapis vandojn, kaj ies
voĉo respektoplene diris: - Tiu ŝtupo estas kruta, via eminenco.
Ojstro konvulsie startis, sed rimenoj tuj dolore
eniĝis en lian korpon,
tial li premiĝis spiregante.
La kameron eniris Montanelli kune kun la serĝento
kaj tri soldatoj.
-Estu afabla, via eminenco, kaj atendu minuton, -
diris nervoze la
serĝento, - unu el miaj soldatoj baldaŭ alportos seĝon. Pardonu nin, se
ni scius pri via vizito, do ni preparus ĉion necesan anticipe por vi.
-Mi bezonas neniun preparon, serĝento. Lasu nin
solaj kaj atendu sube
kune kun viaj soldatoj.
-Jes, via eminenco. Jen la seĝo. Ĉu starigi ĝin apud
li?
Kvankam Ojstro kuŝis kun la fermitaj okuloj, sed li
sentis sur si rigardon
de Montanelli.
-Ŝajne li dormas, via eminenco, - diris la serĝento,
sed tiumomente
Ojstro malfermis la okulojn.
-Ne, - li diris.
Kiam soldatoj jam estis forlasantaj la kameron
subita eksklamacio de
Montanelli haltigis ilin. Tiuj turniĝis kaj ekvidis, ke li kliniĝis
super la arestito kaj ekzamenas rimenojn.
-Kiu faris tion? - li demandis. La serĝento ĉifis
sian kaskedon enmane.
-Laŭ speciala ordono de la komandanto, via eminenco.
-Mi ne sciis tion ĉi, sinjoro Rivarez, - diris
Montanelli kun granda
kompato.
-Mi parolis al via eminenco, - replikis Ojstro kun
sia rigora rideto, -
ke mi n-n-neniam atendis kareson de mia kapo.
-Serĝento, kiel longe procedas la ordono?
-De post lia eskapo, via eminenco.
-Sekve, du semajnojn. Alportu tranĉilon kaj urĝe
distranĉu rimenojn.
-Pardonu min, via eminenco, la prizona doktoro ankaŭ
petis demeti
rimenojn, sed kolonelo Ferrari malpermesis tion.
-Alportu tranĉilon tuj!
Voĉo de Montanelli restis trankvila, sed lia vizaĝo
blankiĝis pro
kolero. La serĝento elpoŝigis faldeblan tranĉilon, kliniĝis super
Ojstro kaj komencis distranĉi rimenojn stringintajn liajn brakojn.
Tamen li faris tion mallerte, tial lia manipulado nur pliigis ties
negativan efikon. Ojstro ektremis kaj dentopremis sian lipon pro kroma
doloro.
Montanelli rapide proksimiĝis al li: - Vi ne povas,
donu la tranĉilon
al mi.
-Aĥ-ĥ-ĥ!
Ojstro etendis flanken la brakojn kun longa ĝoja
enspiro. Post momento
Montanelli distranĉis rimenojn sur liaj maleoloj.
-Senkatenu lin, serĝento, kaj poste aliru al mi. Mi
volas interparoli
kun vi.
Li staris ĉe la fenestro kaj rigardis laboron de
soldatoj senkatenantaj
la arestiton. La serĝento aliris.
-Nun, - Montanelli diris, - rakontu al mi pri ĉio
okazinta
ĉi tie lastatempe.
La serĝento volonte komunikis ĉion, kion li sciis
pri malsano de
Ojstro, pri "disciplinaj rimedoj", pri malsukcesa provo de la kuracisto
helpi.
-Sed mi opinias, via eminenco, - aldonis li, -
ke la kolonelo
volis tiamaniere akiri depozicion.
-Depozicion?
-Jes, via eminenco, antaŭihieraŭ mi aŭdis, ke la
kolonelo proponis al
li demeti rimenojn, - la serĝento rapide ekrigardis Ojstron, - se li
konsentos respondi unu demandon...
Montanelli pugnigis sian manon kuŝantan sur
fenestrobreto. Soldatoj
interŝanĝis la rigardojn. Ili ĝis nun neniam vidis la ĝentilan
kardinalon en kolerego.
Tiutempe Ojstro tute forgesis ilian ĉeeston, ĉar li
ĝuis pro fizika
sento de libereco. Li turniĝis, erektis kaj ĝenerale ekstazis.
-Vi povas eliri, serĝento, - la kardinalo diris. -
Ne maltrankviliĝu
pri via pseŭda disciplinorompo, ĉar vi komunikis al mi ĉion laŭ mia
peto. Restigu nin solaj kaj faru tiel, ke neniu ĝenu nin. Post
konversacio mi forlasos la kameron.
Post kiam soldatoj eliris, Montanelli apogis sin sur
fenestrobenko kaj
kelkajn minutojn rigardis sunsubiron, por ke Ojstro povu iomete ripozi.
-Oni informis min, ke vi volis interparoli kun mi
sole, - komencis li
sidiĝante ĉe la dormobenko. - Se vi fartas sufiĉe bone, do mi estas en
via dispono.
Montanelli parolis en tre frida, imperativa tono,
kiu estis tute
nekutima por li. Kiam Ojstron stringis rimenoj, tiu estis por li
ordinara suferanto, sed nun li rememoris ilian lastan intervjuon kaj
senkompatan insulton tiaman. Ojstro plezure kuŝis metinte la kapon sur
unu brakon. Li posedis denaskan talenton de graciaj pozoj, tial kiam
lia kapo estis en ombro, do neniu povus eĉ supozi, kiujn terurajn
suferojn ĵus spertis tiu ĉi viro. Tamen nun, en sunaj radioj, oni povas
vidi lian turmentiĝintan kaj palan vizaĝon, sur kiu restigis siajn
spurojn suferoj okazintaj dum lastaj tagoj. Tial kolero de Montanelli
malaperis.
-Via malsano estis terura, - diris li. - Mi sincere
bedaŭras, ke mi
nenion sciis antaŭe. Alie mi senprokraste ĉesigus tion.
Ojstro levis la ŝultrojn. - Milito estas milito, -
diris li malvarme. -
Via eminenco rigardas rimenojn teorie de la kristana vidpunkto, sed la
kolonelo rigardas malsame. Li sendube preferas uzi ilin ne sur sia
propra haŭto, kiel en m-m-mia kazo. Sed tio estas nur afero de
p-p-persona oportuneco. En nuna momento mi estas venkita... Ĉiuokaze,
via eminenco, estas tre afable, ke vi vizitas min. Ĉu eble vi okazigas
tion ankaŭ laŭ k-k-kristana moraleco? Vizitado de malliberuloj.. Aĥ,
jes! Mi forgesis... "Tiu, kiu trinkigos unu el plej mizeraj... [citaĵo
el
Evangelio] kaj tiel plu. Kvankam tio ĉi ne estas flataĵo, sed "unu el
plej mizeraj" estas devigata vin danki...
-Sinjoro Rivarez, - interrompis lin la kardinalo, -
mi venis ĉi tien pro vi, sed ne pro mi. Se vi ne estus "venkita", kiel
vi mem diris, mi
neniam interparolus kun vi denove post nia lasta rendevuo. Sed vi havas
duoblan privilegion: kiel arestito kaj malsanulo, tial mi ne povis
rifuzi
vian deziron vidi min. Ĉu vi efektive volas ion komuniki al mi, aŭ vi
invitis min nur por amuziĝi insultante oldulon?
Respondo ne sekvis. Ojstro turniĝis kaj kovris la
okulojn per unu mano.
-Mi... tre bedaŭras, ke maltrankviligas vin, - diris
li sible post
paŭzo, - bonvolu doni al mi akvon.
Sur fenestrobenko staris kruĉo da akvo. Montanelli
ekstaris kaj
alportis ĝin. Li kliniĝis super la arestito,
ĉirkaŭbrakis liajn
ŝultrojn kaj iomete levis lin. Subite li eksentis, ke malvarmaj,
malsekaj fingroj de Ojstro premis lian manon kiel vajco.
-Donu al mi vian manon pli baldaŭ por momento -
traflustris Ojstro. -
Ho, ja nenio ŝanĝiĝos! Nur por unu minuto!
Li premis brakon de Montanelli al sia vizaĝo kaj
tuta lia korpo
ektremis.
-Eltrinku akvon, - diris Montanelli.
Ojstro silente obeis, poste kuŝiĝis kaj refermis la
okulojn. Li mem ne
sukcesus ekspliki, kio okazis, kiam mano de Montanelli tuŝis lian
vizaĝon. Li konsciis nur, ke dum lia tuta vivo okazis nenio pli terura.
Montanelli altiris seĝon pli proksime al la
dormobenko kaj eksidis.
Ojstro kuŝis senmove kiel kadavro kun mortkolora, senviva vizaĝo. Post
longa paŭzo li malfermis la okulojn kaj fiksis sian rigardon sur la
kardinalo.
-Mi dankas vin, - li diris, - Mi... bedaŭras. Pri
kio vi demandis min?
-Vi ne estas preta konversacii, se vi volas ion diri
al mi, tiam mi
venos morgaŭ.
-Bonvolu resti, via eminenco. Mi fartas bone.
Kelkajn lastajn tagojn mi
iom malfortiĝis. Parte tio estis simulado, se vi demandos la kolonelon,
tiu konfirmos tion.
-Mi preferas mem konkludi - kviete respondis
Montanelli.
-La kolonelo preferas la samon. Iufoje liaj
konkludoj okazas spritaj.
Tion estas malfacile supozi, kiam oni lin v-v-vidas, sed lian kapon
vizitas originalaj ideoj. Lastan merkredon vespere, se mi ne eraras,
ĉar tempo miksiĝis en mia kapo, mi petis lin doni al mi dozon da opio.
Tion ĉi mi precize memoras. Li venis ĉi tien kaj deklaris: oni
d-d-donos al mi opion kondiĉe, se mi komunikos nomon de homo
malŝlosinta la pordon antaŭ mia eskapo. "Se vi reale estas malsanulo,
tiam vi konsentos komuniki, se ne, tiam mi juĝos vian rifuzon, kiel
pruvo de via simulado". Mi eĉ ne povis supozi, kiel k-k-komike aspektos
lia deklaro. Amuza k-k-kuriozaĵo...
El lia brusto aperis laŭta, akresona rido. Poste li
subite turniĝis al
la silenta kardinalo kaj ekparolis tiel haste, ke lia balbutado estis
preskaŭ nekomprenebla.
-Ĉu vi ankaŭ r-r-rigardas tion ĉi amuza? Nu, certe,
ne. Vi
r-r-religiaj personoj ne havas senton de humuro. Vi akceptas ĉion
tragike. Ekzemple, tiunokte, en la katedralo, kiel solene vi aspektis!
Mia figuro vestita kiel pilgrimulo ne taŭgis por k-k-komparo kun vi. Eĉ
nun
vi vidas n-n-nenion komikan en via vizito al mi.
Montanelli ekstaris.
-Mi venis aŭskulti vin laŭ via peto, sed mi vidas,
ke vi estas tro
emociiĝinta por ion diri. La kuracisto donos al vi sedativon kaj vi
devas dormi, morgaŭ mi revenos.
-Dormi? Ho, mi ankoraŭ dormos sufiĉe, via
eminenco, kiam vi
d-d-donos vian konsenton al la kolonela plano! Unco da plumbo estas
bonega sedativo.
-Mi ne komprenas vin, - mire diris Montanelli.
Ojstro reridis.
-Via eminenco, via eminenco, vereco estas unu el
ĉefaj k-k-kristanaj
virtoj! Ĉu vi opinias, ke mi ne scias, kiel insiste provas la kolonelo
akiri vian k-k-konsenton pri milita tribunalo? Ne rezistu, via
eminenco, ĉiuj viaj fratoj prelatoj agus same. Cosi fan tutti (22).
Via konsento n-n-nenion malutilos,
ja tiu bagatelo ne valoras ĉiujn viajn sendormajn noktojn, kiujn vi
pasigis...
-Bonvolu haltigi vian ridon por minuto, -
interrompis lin Montanelli, -
kaj diru al mi, de kie vi tion eksciis? Kiu informis vin pri tio ĉi?
-Ĉu la kolonelo ne diris al vi, ke mi estas
d-d-diablo, sed ne homo?
Ne? Al mi li ripetis tion ĉi ofte. Mi iomete scipovas penetri
pensojn de aliaj homoj. Vi, via eminenco, rigardas min kiel ekstreme
m-m-malagrablan viron kaj tre volus, ke iu alia decidus mian sorton kaj
samtempe via sentiva konscienco restus en paco. Ĉu mi pravas?
-Aŭskultu min, - diris Montanelli kaj eksidis apud
li kun tre grava
mieno. - Vi pravas kaj ne gravas kiamaniere vi malkovris tion ĉi.
Kolonelo
Ferrari supozas, ke viaj amikoj denove provos liberigi vin kaj
volas preventi tion per... rimedo, kiun vi jam menciis. Vi vidas, ke mi
estas tute sincera kun vi.
-Verdiremo de via eminenco estas fame konata - diris
Ojstro amare.
-Vi certe scias, - pluigis Montanelli, - ke en
sekularaj aferoj mi ne
havas jurisdikcion, mi estas episkopo, sed ne legato. Tamen en tiu ĉi
distrikto mi havas sufiĉe grandan influon, tial la kolonelo, mi
opinias, dubinde efektivigos iujn ekstremajn rimedojn sen mia, almenaŭ
implicita, konsento. Ĝis hodiaŭ mi oponis lian planon. Nun li insiste
inklinigas min al sia flanko asertante, ke ĵaŭde, kiam popolamaso
kolektiĝos por festado, viaj armitaj amikoj provos denove liberigi vin,
kaj rezulte okazos sangoverŝado. Ĉu vi aŭskultas min?
Ojstro indiferente rigardis la fenestron. Li
turniĝis kaj respondis per
laca voĉo.
-Jes, mi aŭskultas.
-Ŝajne vi efektive malbone fartas hodiaŭ. Venu mi
morgaŭ matene, por ke
vi povu pli serioze eniĝi la aferon.
-Mi volus fini ĝin hodiaŭ,- same lace replikis
Ojstro. - Mi
atentas ĉion, kion vi diras.
-Do, - pluigis Montanelli, - se tio estas vero kaj
ekzistas reala
danĝero de ribelo, sekve mi prenas grandan respondecon sur sin oponante
al la kolonelo. Mi supozas, ke parte liaj vortoj havas veron.
Aliflanke al mi ŝajnas, ke lia persona antipatio al vi malhelpas lin
esti senpartia kaj devigas pliigi danĝeron. Pri tio mi konvinkiĝis,
kiam mi ekvidis pruvojn de lia indigniga krueleco. - La kardinalo
ekrigardis rimenojn kaj katenon kuŝantajn sur la planko. - Mia konsento
signifas morto por vi. Mia rifuzo rezultigos grandan riskon por vivo de
tute senkulpaj homoj. Mi tre serioze meditis pri tio ĉi kaj penis trovi
racian alternativon Kaj jen kion elpensis mia cerbo.
-Mortigi min kaj s-s-savi senkulpajn homojn, certe
nur vera kristano
kapablas tion ĉi elpensi. "Se la dekstra mano ofendas cin..." [citaĵo
el Evangelio] ktp. Mi eĉ ne havas honoron esti la dekstra mano de via
eminenco. Mi ofendis vin, sekve konkludo estas klara. Ĉu vi ne povis
diri tion ĉi sen tia longa prefaco?
Ojstro parolis malenergie kaj indiferente, kvazaŭ la
diskutata subjekto lacigis
lin.
-Do, - pluigis li post kurta paŭzo, - ĉu tia estis
decido de via eminenco?
-Ne.
Ojstro ŝanĝis sian pozicion, metis ambaŭ brakojn
post la
kapo kaj ekrigardis flankon de Montanelli per duonfermitaj
okuloj. La kardinalo sidis en profunda meditado kun la kapo
malleviĝinta
sur la bruston kaj fingroj frapetantaj laŭ apogbrako de lia seĝo. Aĥ,
tiu ĉi olda, kutima gestado!
-Mi tiel decidis, - fine diris Montanelli levante la
kapon, - kiel
neniu antaŭe agis. Kiam oni komunikis al mi, ke vi volas vidi min, mi
venis ĉi tien por transdoni decidon de la afero en viajn manojn.
-En miajn manojn?
-Sinjoro Rivarez, mi venis ne kiel kardinalo, aŭ
episkopo, aŭ juĝisto;
mi venis kiel unu ordinara homo al la alia. Mi ne demandos
vin pri planoj de via liberigo, kiujn sugestis la kolonelo, ĉar mi tre
bone komprenas, ke tiun ĉi sekreton vi ne malkovros al mi. Sed starigu
vin
sur mian lokon. Mi estas maljuna kaj vivos ne longe. Mi volus eniĝi
en mian tombon sen sango sur miaj manoj.
-Ĉu nun sango forestas sur manoj de via eminenco?
Montanelli apenaŭ blankiĝis, sed daŭrigis per kvieta
voĉo: - Tutan mian
vivon mi kontestis reprezaliojn kaj kruelecon, kie mi trafis ilin. Mi
neniam aprobis mortpunon en ĉiuj ĝiaj formoj. Mi protestis kontraŭ
militaj komisionoj, kiam potencis la antaŭa papo, pro kio perdis lian
favoron. Tutan mian influon ĝis nun mi uzis por karitato. Konfidu al
mi, mi parolas veron. Nun antaŭ mi troviĝas malfacila dilemo.
Se mi rifuzos planon de la kolonelo, tiam mi ĵetos la urbon en danĝeron
de ribelo kaj ĝiaj konsekvencoj; se mi provos savi vivon de unu homo,
kiu blasfemis kontraŭ mia religio, kiu multfoje insultis min persone...
Cetere, tio ĉi ne gravas. Mi firme kredas, ke, se lia vivo estos
savita,
do li uzos ĝin por malbono, tamen temas pri homa vivo...
Li paŭzis kaj reparolis: - Sinjoro Rivarez, ĉio,
kion mi sciis pri via
antaŭa agado, prezentas vin en miaj okuloj kiel viron malbonan,
kruelan, kiun kapablas haltigi neniu obstaklo. Parte mi same opinias
nun. Tamen dum du lastaj semajnoj mi konvinkiĝis, ke vi estas brava
viro kaj fidela al viaj amikoj. Vi ricevis amon kaj admiron de
soldatoj, kion sukcesas ne ĉiu. Povas esti, ke mi eraras kaj vi estas
pli bona viro, ol vi ŝajnas al mi. Al tiu, pli bona viro, mi apelacias
kaj petas diri al mi elkore, se li estus sur mia loko: kion li
efektivigus?
Post longa silento Ojstro ekrigardis Montanelli: -
Ĉiuokaze mi decidus
ĉion mem kaj ne timus respondecon pro siaj agoj. Mi ne demandus aliajn
homojn hipokrite kaj malkuraĝe, kiel preferas agi kristanoj, solvi
miajn problemojn!
Vortoatako estis tute neatendita kaj ĝia impeteco
tiel kontrastis kun
antaŭa indiferenteco de Ojstro, ke ŝajnis li forĵetis maskon de sia
vizaĝo.
-Ni ateistoj, - daŭris li furioze, - opinias, ke
homo devas porti sian
ŝarĝon ĝisfine, malgraŭ ĝia pezo, se li ĝin prenis propravole! Se li ne
sukcesos porti ĝin kaj falos,
tiam li kulpos mem. Sed kristano lamentas kaj apelacias al sia dio, al
siaj sanktuloj aŭ, se tiuj ne helpas, eĉ al siaj malamikoj, por trovi
ies dorson, sur kiun li povus translokigi sian ŝarĝon. Ĉu ekzistas
regulo en via biblio, en via misalo aŭ en iu farisea teologia libro,
kiu parolas pri tio, ke vi devas viziti min kaj meti vian demandon? Ĉu
vi pensas, ke mia propra ŝarĝo ne sufiĉas kaj do necesas aldoni
ankaŭ vian respondecon sur miajn ŝultrojn? Rememoru vian Jesuon,
kiu estis postulema ĝis lasta groŝo, do agu same! Finfine vi mortigos
nur ateiston, viron, kiu elstaras el ordinarularo, kaj tio ne
estos granda krimo, certe!
Li paŭzis, enspiris plenan bruston kaj daŭris kun
sama pasio: - Kaj VI
parolas pri krueleco! Eĉ tiu dikpuga azeno ne sukcesus tiel turmenti
min dum tuta jaro, kiel turmentis vi min kelkajn minutojn. Lia
intelekto ne sufiĉas por tio. Ĉio, kion li kapablas elpensi, estas
streĉado de rimenoj, kaj poste liaj risurcoj elĉerpiĝas. Ĉiu malsaĝulo
povas samon efektivigi! Kaj vi... "Bonvolu subskribi vian propran
mortoverdikton. Mi estas tro korfavora, por fari tion per mia mano".
Ho! Nur kristano povas proponi tiun ĉi fiaĵon... ĝentila, kompatema
kristano, kiu paliĝas, kiam vidas rimenojn ege stringantajn fremdan
korpon. Mi devus supozi, kiam vi venis ĉi tien kiel korfavora
anĝelo, kiun indignigis "barbareco de la kolonelo", ke reala
turmentado nur komenciĝas! Kial vi tiel rigardas min? Certe konsentu
kaj iru hejmen tagmanĝi. La tuta ludo ne valoras kandelon.
Diru al via kolonelo, ke li povas min pafmortigi, aŭ pendumi, aŭ rosti
vivan pro lia plezuro, nur faru ĉion kiel eble plej baldaŭ!
Ojstro estis tute nerekonebla. Li furioziĝis, tremis
kaj spiregis, liaj
okuloj rebrilis kun verda reflekto, kiel okuloj de sovaĝa kato.
Montanelli rigardis lin silente. Li nenion komprenis
en tiu ĉi fluo de
frenezaj riproĉoj, sed li komprenis, ke saman ekstazon povas sperti nur
homo trafinta ekstremon. Tial li forgesis antaŭajn insultojn.
-Trankviliĝu, - li diris. - Mi ne volis turmenti
vin. Mi ankaŭ ne volis
ŝarĝi vin plu transdonante mian respondecon. Neniu viva kreaĵo rajtas
riproĉi min pri tio...
-Tio estas malvero! - ekkriis Ojstro kaj liaj okuloj
fulmis. - Kaj
episkopeco?
-Episkopeco?
-Aĥ! Ĉu vi forgesis ĝin? Forgeso estas tiel
simpla! "Se vi
ekvolos, Arturo, mi rifuzos..." Mi jam estis devigita decidi vian
vivon anstataŭ vi mem..,
kiam mi estis deknaŭjara! Se tio ne estus tiel abomena, tio indus
amuzon.
-Stop! - ekkriis Montanelli kaj ĉirkaŭbrakis
sian kapon, poste li
despere mallevis la brakojn, malrapide proksimiĝis al la fenestro,
eksidis sur fenestrobenkon kaj premis sian frunton al krado. Ojstro
tremis kaj atente rigardis lin.
Montanelli stariĝis kaj revenis al Ojstro. Liaj
lipoj estis palaj kiel
cindro.
-Mi tre bedaŭras, - diris li penante aspekti en sia
kutima kvieta
maniero, - sed mi devas iri hejmen. Mi ... malbone fartas.
Li tremis kvazaŭ li febris. Tuta furiozeco de Ojstro
tuj malaperis.
-Padre, ĉu vi ne vidas...
Montanelli deflankiĝis kaj haltis.
-Nur ne tio! - traflustris li. - Dio mia, ĉio, sed
ne tio! Mi
freneziĝas...
Ojstro levetiĝis, apogis sin per kubuto kaj prenis
tremantajn manojn de
Montanelli en la siaj: - Padre, ĉu vi ne komprenas, ke mi reale ne
dronis?
Manoj, kiujn li tenis, subite malvarmiĝis. Venis
profunda silento.
Poste Montanelli genufleksis kaj metis sian kapon sur bruston de Ojstro.
***
Kiam li levis la kapon, la suno jam subiris kaj ĝia
lasta rebrilo estis
estingiĝanta en okcidento. Ili forgesis tempon kaj lokon, vivon
kaj morton, kaj tion, ke ili estis malamikoj.
-Arturo, - traflustris
Montanelli, - ĉu vi reale
resurektis kaj revenis
al mi?
-Resurektis... - ripetis Ojstro kaj ektremis. Li
metis sian kapon sur
brakon de Montanelli, kaj tiam ekŝajnis, ke patrino karesas sian
malsanan infanon.
-Vi revenis.., vi revenis finfine!
Ojstro ekspiregis.
-Jes, - diris li, - kaj vi devas batali pro mi aŭ
mortigi min.
-Ho, silentiĝu, carino (1)!
Forgesu
ĉion! Ni ambaŭ kvazaŭ du infanoj vagadis en obskuro kaj ŝajnis kiel
fantomoj unu al la alia. Nun ni renkontiĝis kaj eliris en lumon. Mia
malfeliĉa knabo, kiel vi ŝanĝiĝis! Oceanaj ondoj de mizero pasis super
via kapo... super vi, kiu antaŭe entenis tiom da ĝojo de vivo! Arturo,
ĉu reale tiu estas vi? Mi tre ofte sonĝis, ke vi estas apude, sed post
vekiĝo trovis nur mallumon kaj malplenon. Ĉu eble sonĝo daŭras? Donu al
mi ion materialan, por ke mi povu konvinkiĝi. Rakontu, kiel ĉio okazis!
-Ĉio okazis sufiĉe simple. Mi kaŝis min en negocia
ŝipo kaj atingis
Sudan Amerikon.
-Kaj tie?
-Tie mi vivis, se oni povas tiel diri... Ho, de
tiam, kiam vi instruis
al mi filozofion en la teologia seminario, mi spertis multon! Vi diris,
ke sonĝis min... Mi vin sonĝis ankaŭ...
Li ektremis kaj paŭzis.
-Tio estis, - li daŭris abrupte, - kiam mi laboris
en minejo en
Ekvadoro...
-Kiel ministo?
-Ne, kiel helpanto de ministo kune kun kulioj. Ni
loĝis en barako
staranta apud faŭko de la minejo. Tiam mi suferis pro sama malsano,
kvankam mi ĉiutage portis pezajn ŝtonojn sub la arda suno. Unu nokton
mi sonĝis, kiel vi malfermis la pordon. Vi tenis enmane krucifikson,
kiu similis krucifikson pendantan surmure ĉi tie. Vi preĝis kaj pasis
preter mi tre proksime. Mi ekkriis petante vin iel ajn helpi al mi:
doni venenon aŭ tranĉilon, por ĉesigi miajn suferojn antaŭ mia
freneziĝo... Kaj vi, aĥ...!
Per unu mano li kovris siajn okulojn kaj per la alia
tenis Montanelli.
-Laŭ via vizaĝo mi vidis, ke vi aŭdis min, sed vi eĉ
ne rigardis mian
flankon kaj plu preĝis. Poste vi kisis la krucifikson, turniĝis kaj
traflustris: - Mi tre kompatas vin, Arturo, sed mi ne rajtas aperigi
miajn sentojn... Li ekkoleros. Tiam mi ekrigardis Kriston kaj ekvidis,
ke lia ligna imago ridas... Poste mi rekonsciiĝis, ekvidis la
barakon kaj kuliojn kun ties lepro, kaj komprenis, ke por vi pli gravas
favoro de via diabla dio, ol mia savado el infero. Kaj mi tion ĉi
memorfiksis. Sed nun, kiam vi tuŝis min, mi tuj ĉion forgesis, kvankam
mi same estas malsana. Ja mi amis vin iam... Tamen nuntempe inter ni
povas okazi nenio, krom milito, milito, milito... Por kio vi tenas mian
manon? Ĉu vi ne komprenas, ke dume vi kredas vian Jesuon ni estos
malamikoj?
Montanelli klinis sian kapon kaj kisis vunditan
manon de Ojstro:
- Arturo, kiel mi povas ne kredi lin? Se mi konservis mian konfesion
dum
la pasintaj teruraj jaroj, ĉu mi povas dubi lin nun, kiam li redonis
vin al mi? Rememoru, ja mi estis certa, ke mi mortigis vin.
-Vi ankoraŭ sukcesos efektivigi tion ĉi.
-Arturo!
Tio estis krio de aktuala teruro, sed Ojstro
pluigis, kvazaŭ li nenion
aŭdis: - Estu ni honestaj ĝisfine. Ni ne povas manpremi super profunda
abismo, kiu disigas nin. Se vi ne sukcesos aŭ ne ekvolos rezigni tiun
objekton, - li ekrigardis la krucifikson pendantan surmure, - tiam donu
vian konsenton al la kolonelo...
-Konsenton! Dio mia... konsenton... Arturo, sed mi
amas vin!
Vizaĝon de Ojstro misformis grimaco de doloro.
-Kiun vi amas pli, min aŭ tiun ĉi aĵon?
Montanelli malrapide ekstaris. Teruro penetris lian
animon kaj alpremis
liajn ŝultrojn. Li sentis sin malforta, maljuna kaj velkinta, kiel
folio, kiun tuŝis frosto. Li vekiĝis, lia sonĝo finiĝis kaj antaŭ
li denove aperis darka malpleno.
-Arturo, kompatu min almenaŭ iomete!
-Ĉu vi kompatis min, kiam mi pro via mensogo iĝis
sklavo sur sukeraj
plantejoj? Vi tremas nun... Aĥ, tiuj korfavoraj sanktuloj! Laŭ volo de
dio vi pentas siajn pekojn kaj vivas plu. Samtempe via filo mortas! Vi
diris, ke amas min... Via amo estas sufiĉe kara por mi! Ĉu vi efektive
pensas, ke post kelkaj mildaj vortoj al mi, antaŭa Arturo revenis? Ja
mi lavis manĝilaron en abomenaj bordeloj kaj purigis ĉevalejojn de
kreolaj farmuloj, kiuj mem similis bestaron. Mi estis histriono en
vaganta varieteo, helpanto de matadoroj en korido. Mi obeis ĉiun nigran
beston, kiu sukcesis alpremi mian kolon per sia piedo. Min oni
malsatigis, opresis, senhonorigis. Mi, etendante manon, petis
manĝrestaĵon, eĉ kovritan per ŝimo, sed ricevis rifuzon, ĉar unue oni
nutris hundojn. Por kio mi rakontas tion ĉi al vi? Ĉu eblas mencii
ĉion? Kaj nun... vi amas min! Ĉu via amo al mi egalas vian amon al dio?
Ho, kion li okazigis por vi, tiu ĉi neŝanĝebla Jesuo? Ĉu li
suferis pro vi tiel, kiel suferis mi? Pro kio vi amas lin pli ol
min? Pro alnajlitaj brakoj? Tiam vidu la miajn! Vidu tie, kaj
tie,
kaj tie...
Li disŝiris sian ĉemizon kaj montris timigajn
cikatrojn.
-Padre, via dio estas trompulo. Liaj vundoj kaj
suferoj estas falsaj!
Nur mi rajtas esti en via koro! Padre, ekzistas neniuj aliaj torturoj,
kiujn mi spertis pro vi. Se vi nur scius, kion mi travivis! Tamen mi ne
volis morti. Mi superis ĉiujn suferojn kaj hardigis mian animon per
tolereco, ĉar mi strebis reveni kaj komenci batalon kontraŭ via dio.
Tiu celo estis mia ŝildo, kiu gardis mian koron kontraŭ freneziĝo kaj
morto. Kaj nun reveninte, mi revidas lin sur mia loko, tiun ĉi pseŭdan
viktimon, kiu estis krucumita ses horojn kaj poste resurektis. Padre,
min oni krucumadis kvin jarojn kaj mi ankaŭ resurektis! Kion vi faras
kun
mi? Kion vi faras kun mi?..
Li paŭzis. Montanelli sidis senmove, kiel ŝtona
idolo, kaj similis
mortinton, kiu stariĝis el ĉerko. Kiam Ojstro komencis akuzi lin, li
ektremis, kiel pro bato de vipo, sed nun li trankviliĝis.
Post longa silento li ekparolis per senviva, paca
voĉo: - Arturo,
ekspliku al mi vian deziron pli klare, ĉar mi ne povas kompreni. Kion
vi petas de mi?
Ojstro turnis al li sian palan vizaĝon.
-Mi petas nenion. Ne eblas devigi ami. Vi rajtas
libere preferi el ni
ambaŭ tiun, kiu estas pli kara por vi. Se vi elektos lin, tiam restu
kun li.
-Mi ne komprenas, - Montanelli ripetis lace. - Pri
kiu elekto vi parolas?
Mi ne povas elstreki la pasintecon.
-Vi devas elekti unu el ni. Se vi amas min, tiam
demetu vian krucon de
la kolo kaj iru kune kun mi. Miaj amikoj preparas novan eskapon por mi
kaj vi povas kontribui. Se ni sukcesos kaj trovos nin ekster la limo,
tie
vi publike anoncos, ke mi estas via filo. Se via amo al mi ne sufiĉas
kaj tiu ĉi ligna idolo estas pli kara por vi, tiam iru al la kolonelo
kaj diru, ke vi konsentas. Tamen ĉi-kaze forlasu min urĝe, por ke mi
plu ne turmentiĝu! Mi suferos plu sen vi.
Montanelli levis la kapon. Li komencis kompreni lian
deziron.
-Mi komunikiĝos kun viaj amikoj, certe. Sed... iri
kune kun vi... ne.
Tio ne eblas, ja mi estas sacerdoto.
-Mi ne akceptos favoron de sacerdoto. Mi ne volas
kompromisojn plu,
padre. Mi sufiĉe jam suferis pro ili. Vi devas abdiki vian postenon aŭ
kapitulaci antaŭ la kolonelo.
-Kiel mi povas kapitulaci, Arturo?
-Tiam forlasu vian dion! Elektu min aŭ lin. Ĉu vi
volas disigi
egalparte vian amon inter ni: duonon al mi kaj duonon al via satana
dio? Mi ne bezonas liajn restaĵojn. Se vi apartenas al li, do vi ne
apartenas al mi.
-Vi disŝiras mian koron je du partoj! Arturo,
Arturo! Vi frenezigas min!
Ojstro frapis permane ĉe la muro.
-Vi povas elekti inter ni, - ripetis li.
Montanelli prenis el sur la brusto kaŝitan etan
paperon. - Vidu - diris
li.
"Mi kredis vin samkiel dion. Sed dio estas
argila idolo, kiun oni povas disbati per martelo, kaj vi mensogis al mi
la tutan vivon."
Ojstro ekridis kaj redonis sian malnovan letereton.
-Kia belega estas la deknaŭjara aĝo!
Efektive
preni martelon kaj
rompi aĵon estas tre simple. Same simpla tio estas hodiaŭ,
kvankam mi mem trafis sub martelo. Kio koncernas vin, do vi
ankoraŭ trovos multajn homojn, kiujn vi same trompos, kaj ne
timu, ke ili iam senmaskigos vin.
-Kiel vi volas, - diris Montanelli. - Eventuale mi
sur via loko agus
same senkompate, tion nur dio scias. Mi ne povas okazigi tion, kion vi
postulas, Arturo, sed ĉion, kion mi kapablas, mi nepre efektivigos. Mi
kontribuos vian eskapon kaj, kiam vi estos en sendanĝero, okazos
akcidento kun mi: aŭ mi falos en abismon, aŭ mi eltrinkos venenon
anstataŭ sedativon. Elektu, kion vi preferas? Nenion alian mi povas
fari. Tio estos granda peko, sed mi esperas, ke dio pardonos min, ja li
estas pli korfavora...
Ojstro etendis al li siajn manojn: - Ho, tio estos
troa! Estos troa!
Kion mi faris, ke vi tiel perceptas miajn eldiraĵojn. Kvazaŭ mi
volas
venĝi al vi! Ĉu vi ne vidas, ke mi volas savi vin? Kiam vi finfine
komprenas, ke mi amas vin?
Li reprenis manojn de Montanelli kaj komencis kovri
ilin per siaj kisoj kaj larmoj.
-Padre, iru kune kun ni! Kio ligas vin kun la morta
mondo de sacerdotoj
kaj idoloj? Ja ili estas cindro de la pasintaj jarcentoj! Ili jam
forputris kaj disvastigas nur venenon kaj koton! Forlasu tiun ĉi pestan
eklezion kaj iru kune kun ni al lumo! Padre, ni estas vivo kaj juneco,
ni
estas eterna printempo, ni estas futuro! Padre, aŭroro jam baldaŭ
venos, ĉu vi volas vidi sunleviĝon? Vekiĝu kaj forgesu noktajn
koŝmarojn, komencu vian vivon denove! Padre, mi ĉiam amis vin, ĉiam, eĉ
tiam, kiam vi mortigis min... Ĉu vi mortigos min dufoje?
Montanelli haste eltiris siajn manojn. - Ho, dio,
kompatu min! - li ekkriis. - ARTURO, VI HAVAS LA PATRINAJN
OKULOJN!
Venis profunda, longa silento. Ili interrigardis unu
la alian en griza duonobskuro kaj ambaŭ ties koroj malvarmiĝis pro
teruro.
-Diru al mi ion ankoraŭ - traflustris Montanelli. -
Donu almenaŭ iun esperon!
-Ne. Mi bezonas vivon, nur pro batalo kontraŭ
sacerdotoj. Mi ne estas
homo, sed tranĉilo! Se vi konservos mian vivon, sekve sankcios uzon de
tranĉilo.
Montanelli turniĝis al la krucifikso.
-Dio! Ĉu vi aŭdas?..
Lia voĉo malaperis en malproksimo. Respondo ne
sekvis. Mokema diablo vekiĝis denove en Ojstro.
-Alvoku lin pli laŭte, ŝajne li nun dormas...
Montanelli erektis, kvazaŭ pro tio, ke lin oni
frapis. Minuton li
staris rigardante antaŭen. Poste li eksidis sur randon de la
dormobenko, kovris la vizaĝon permane kaj ekploregis. Longa tremado
pasis tra korpo de Ojstro kaj frida ŝvito aperis sur lia frunto. Li
sciis signifon de tiuj larmoj.
Tial li tiris litkovrilon sur sian kapon, por ne
aŭdi ploregon. Verŝajne
li devas morti, li, kiu estis tia vigla kaj vivoplena. Sed plorego
aŭdiĝis en liaj oreloj, penetris lian cerbon kaj sangon.
Montanelli ploregis kaj larmoj gutis inter liaj
fingroj. Fine li
eksilentis kaj, kiel infano, sekigis siajn okulojn per naztuko. Li
ekstaris kaj la naztuko falis de sur lia genuo sur la plankon.
-Plua konversacio estos vana. - li diris. - Ĉu vi
komprenis min?
-Mi komprenis, - respondis Ojstro apatie. - Tio ne
estas via kulpo. Via dio estas malsata kaj bezonas nutraĵon.
Montanelli turniĝis al li. Veninta silento estis pli
terura ol tombo,
kiun oni devos elfosi por unu el ili. Ambaŭ rigardis unu la alian, kiel
amantoj, kiujn oni perforte disigis, nekapablaj superi aperintan
barieron.
Ojstro estis la unua, kiu mallevis siajn
okulojn. Li premiĝis kaŝante la
vizaĝon kaj Montanelli komprenis sencon de lia gesto, kiu signifis
"Foriru!" Li turniĝis kaj forlasis la kameron. Post unu momento Ojstro
elbenkiĝis kaj ekkriis: - Ho, mi ne sukcesos eltoleri tion! Padre,
revenu! Revenu!
La pordo estis ŝlosita. Li longe ĉirkaŭrigardis la
kameron kaj konstatis, ke ĉio finiĝis. Galileano konkeris (23).
En la prizona korto tutan nokton milde flustris
herbo, kiu baldaŭ
velkos pro ĝia elradikigo per fosilo. Ojstro sole kuŝis en obskuro kaj
ploris...