Ĉapitro 2
-Katjo, ĉu sinjorino Bolo estas hejme?
-Jes, sinjoro, ŝi vestiĝas. Bonvolu veni
gastoĉambron, ŝi baldaŭ aliros.
Katjo amikece bonvenigis la vizitanton kiel origina
devonŝira knabino. Martini estis ŝia favorito. Li parolis angle kiel
fremdulo certe, sed sufiĉe flue; li ne kutimis ĝismatene diskuti pri
politiko, kiel ceteraj gastoj neatentantaj lacecon de la mastrino. Ĉefe
Martini alveturis Devonŝiron por helpi al sinjorino Bolo dum malfacila
tempo, kiam mortis ŝia bebo kaj estis mortanta ŝia edzo. De tiam tiu ĉi
grandampleksa, plumpa kaj silentema viro iĝis por Katjo ano de la
familio samkiel nigra, maldiligenta kato Paŝto [Pasht], kiu nun
oportune kuŝis sur liaj genuoj. La kato ankaŭ favoris al Martini, ĉar
la gasto ne surtretis ĝian voston, ne ĵetis tabakan fumon en okulojn,
kion faris la aliaj, permesis troviĝi sur liaj genuoj kaj ronroni, dum
manĝado li ĉiam rememoris, ke katoj preferas ne nur vidi, kiel homoj
manĝas fiŝon, sed ili same ĝin ŝatas vori. Amikeco inter ili aperis
antaŭ longa tempo. Kiam Paŝto estis ankoraŭ katido, Martini patronis
ĝin kaj transportis ĝin el Anglio en Italion, ĉar tiam la mastrino
estis malsana kaj do ne zorgis pri ĝi. Poste la kato spertis multajn
okazojn por konvinkiĝi, ke la plumpa, simila al urso viro estas ĝia
fidela
amiko.
-Kiel komforte vi ambaŭ aranĝis sin! - diris Gemo
venante la ĉambron. - Oni povas opinii, ke vi sidas tiel la tutan
vesperon!
Martini zorgeme demetis la katon de siaj genuoj.
-Mi venis iomete pli frue, - diris li, - esperante,
ke vi proponos al mi taseton da teo, antaŭ nia foriro. Ĉe Grassini
ŝajne estos multaj gastoj kaj nesufiĉa vespermanĝo, kiel en ceteraj
mondumaj domoj.
-Jen kio! - ridetante diris Gemo. - Vi havas saman
pikan langon kiel Galli. Kompatinda Grassini havas multajn ŝarĝojn,
sekve ne necesas aldoni al li ankoraŭ unu respondeco pro tio, ke lia
edzino estas mallerta dommastrino. Nu, kio koncernas nian teon, do ĝi
estos baldaŭ preta. Katjo speciale por vi bakis devonŝiran kekson.
-Katjo havas bonan animon, ĉu vere, Paŝto? Cetere,
tio rilatas ankaŭ al vi, Gemo, ĉar mi timis, ke vi forgesos mian peton
kaj
vestos malsaman robon.
-Mi ja tion promesis al vi, kvankam hodiaŭ dum tia
varmeta tago, ĝi ne tute taŭgas.
-En Fiesolo nun estas pli malvarme. La robo el
blanka kaŝmiro tre beligas vin. Mi alportis florojn por ĝi.
-Kiaj belaj rozoj! Ili estas mirindaj! Tamen necesas
meti ilin en akvujon, ĉar mi ne ŝatas alpingli florojn al roboj.
-Nu, tio estas unu el viaj superstiĉoj!
-Ne, tute ne. Simple mi pensas, ke ili
malgajos, kiam ili estos trapasantaj la vesperon kune kun tia enua
persono, kiel mi.
-Ho ve! Ni ĉiuj estos devigitaj enui tie. Mi nun
supozas, kiaj netolereble tedaj diskutoj tie okazos!
-Kial?
-Parte pro tio, ke ĉio, kion tuŝis Grassini, iĝas
same teda, kiel li mem.
-Ne taŭgas esti maliceĝoja rilate al la homo, kiu
gastigis vin.
-Vi pravas, kiel ĉiam, madono. Nu, tiam mi supozas,
ke tie estos enue pro foresto de interesaj personoj.
-Kial?
-Mi ne scias. Iuj estas ekster la urbo, iuj
malsanas, aŭ... Alvenos, certe, du aŭ tri ambasadoroj, kelkaj kleraj
germanoj kaj rusaj princoj, nepriskribebla amaso de turistoj, iuj
reprezentantoj de literatura klubo kaj kelkaj francaj oficiroj. Plu
neniu venos, escepte de nova satirikisto, certe. Li estos ĉefa logaĵo
de
la kunveno.
-Nova satirikisto? Kiu? Rivarez? Sed mi pensis, ke
Grassini tute ne favoras al li.
-Jes, tio estas vero. Tamen, se pri la homo oni
multe parolas, do Grassini nepre okazigos la unuan aperon de nova leono
en sia domo. Estu certa, ke Rivarez nenion scias pri malfavoro de
Grassini rilate al li. Cetere li povus tion supozi, ĉar li estas viro
inteligenta.
-Mi ĝis nun ne sciis, ke li jam alveturis!
-Tio okazis hieraŭ... Kaj jen teo. Bonvolu sidi, mi
servos al vi.
Nenie Martini fartis tiel bone, kiel en tiu ĉi
malgranda studio. Amikeco de Gemo, kiu eĉ ne konsciis, kiel ŝi ĉarmas
lin, ŝiaj sincereco kaj simpla kamaradeco lumigis agrable lian
malfacilan vivon. Ĉiufoje, kiam li malĝojis, li venis ĉi tien vespere,
sidis silente kaj rigardis ŝiajn brodadon aŭ elverŝadon de teo. Gemo ne
demandis lin pri problemoj kaj ne kompatis. Tamen li foriris ĉiam
kvieta kaj vigligita sentante, ke li kapablas fruktodone labori du
sekvajn semajnojn. Ŝi ne sciis, ke havas raran talenton konsoli, ke nur
rezoluta firmeco de ŝia menso savis lin de plena despero, kiam antaŭ du
jaroj estis perfide kaptitaj kaj pafmortigitaj kiel lupoj liaj plej
intimaj kamaradoj en Kalabrujo.
Dimanĉajn matenojn li iufoje alvenis "interparoli
pri aferoj", t.e. pri praktika agado de Mazzini partio, al kiu ambaŭ
apartenis. Tiam Gemo tute ŝanĝiĝis: ŝi estis sagaca, malvarmsanga,
logika, perfekte akurata kaj neŭtrala. Tiuj, kiuj konis Gemon nur laŭ
partia laboro, rigardis ŝin sperta kaj disciplinema kamaradino, tute
digna konfidon, kuraĝa kaj valora partianino, sed vidis neniun
individuecon en ŝia vivo. "Ŝi estas denaska konspirantino, kies valoro
egalas valoron de dekduo de ni, sed plu diri pri ŝi oni povas
nenion" - rezonis Galli. Sino de "madono Gemo", kiun bone konis
Martini, estis fermita por la ceteraj.
-Do, kio estas via nova satirikisto? - demandis
ŝi malfermante telerŝrankon kaj rigardante trans la ŝultro en
Martini. - Bonvolu preni, Cezaro, hordean sukeron kaj konfititajn
fruktojn. Interalie, kial revoluciuloj tial ŝatas dolĉaĵojn?
-Aliaj homoj ankaŭ ilin ŝatas, sed ne preferas
paroli pri tio... La nova satirikisto? Li estas tipa virina
idolo, sed al vi, certe, li ne plaĉos. Li similas profesian
spritulon, kiu migras tra la mondo kune kun ĉarma dancistino.
-Ĉu dancistino estas reala, aŭ vi ŝin elpensis, ĉar
vi nun estas moroza kaj provas imiti?
-Dio defendu min! La dancistino estas tute reala kaj
plaĉas al tiuj, kiuj preferas ami tre nigraharajn brunulinojn. Persone
mi havas malsamajn gustojn. Rikardo parolas, ke ŝi estas hungara
ciganino. Rivarez elveturigis ŝin el iu provinca teatro en Galicio.
Ŝajne Ojstro estas tute senskrupula homo, ĉar li prezentis ŝin en la
mondumo, kvazaŭ ŝi estas lia maljuna onklino.
-Bone, tia honesto estas aprobinda. Ja aliajn homojn
kaj hejmojn ŝi ne konas.
-Ene de la mondumo oni rigardas samajn
prezentojn iom alie kaj tute ne tiel, kiel vi, kara madono. Mi dubas,
ke iu ĝojas pro konatiĝo kun ies amatino.
-De kie oni scias, ke ŝi estas lia amatino? Ja ne
eblas, ke li mem tion informis!
-Tio ĉi vidiĝas senvorte kaj vi povos konvinkiĝi tuj
post renkonto kun ŝi. Tamen mi supozas, ke eĉ Rivarez ne kuraĝos enigi
ŝin en domon de Grassini.
-Oni verŝajne ne ricevus ŝin. Sinjorino Grassini ne
aprobas rompojn de etiketo. Tamen min interesas sinjoro Rivarez mem,
sed ne lia persona vivo. Fabrizi diris al mi, ke al li oni skribis kaj
li konsentis alveni por komenci kampanjon kontraŭ jezuitoj. Mi nenion
plu aŭdis pri li. La pasintan semajnon mi havis multe da laboro.
-Mi preskaŭ nenion povas aldoni al tio, kion vi jam
scias. Mi timis malfacilaĵojn koncerne de lia salajro, sed li ŝajne
estas preta labori senpage.
-Ĉu li bonstatas?
-Probable jes. Kvankam tio ĉi aspektas strange. Ĉu
vi rememoras, kiel li velkis, kiam lin trovis ekspedicio de Duprez? Oni
diras, ke li posedas kvotojn de minejoj en Brazilo kaj krome li tre
sukcesis kiel felietonisto en Parizo, Vieno kaj Londono. Li mastras
almenaŭ kvin-ses lingvojn, do lia nuna troviĝado ĉi tie ne estos
obstaklo por lia kunlaboro kun eksterlandaj ĵurnaloj. Mallaŭdo de
jezuitoj ne deprenos tutan lian tempon.
-Tio ĉi estas vero, certe. Tamen tempas eliri,
Cezaro. Jes, mi alpinglos la rozojn. Atendu minuton.
Ŝi forlasis la ĉambron kaj baldaŭ revenis kun la
alpinglitaj rozoj kaj nigra hispana mantilo. Martini pririgardis ŝin
kiel pentristo kaj diris: -Vi estas reala reĝino, mia madono, granda
kaj saĝa reĝino la Ŝeba [Sheba].
-Tiu ĉi komparo ne plaĉas al mi - replikis Gemo
ridetante. - Se vi scius, ke mi multfoje penis aspekti kiel tipa damo
de
la
mondumo! Ja ne eblas por la konspirantino simili reĝinon la Ŝeba. Tio
ĉi estas sentaŭga rimedo por esti libera de spionoj.
-Tutegale ĉiuj viaj penoj ne igos vin simila iun
moduman filistrinon. Sed tio ĉi ne gravas. Vi estas tiom bela, ke
spionoj vidontaj vin, ne kapablos eltrovi viajn opiniojn. Do vi ne
bezonos afekti kaj kaŝi sin post via ventumilo simile al sinjorino
Grassini.
-Sufiĉe, Martini, lasu tiun ĉi veindan virinon en
paco! Prenu iom da hordea sukero por dolĉigi vian inciton... Ĉu vi
estas preta? Tiam startu ni.
Martini estis prava, kiam li supozis, ke kunveno
okazos multehoma kaj enua. Literaturistoj ĝentile konversaciis pri
bagateloj kaj efektive enuis, samtempe nepriskribebla amaso de turistoj
kaj rusaj princoj translokiĝis el unu ĉambro en la alian kaj ĉie
demandis pri ĉeestantaj eminentuloj, penante konduti intelekte.
Grassini gastigis alvenintojn per ĝentila maniero, kiu estis polurita
samkiel liaj botoj. Sed kiam li ekvidis Gemon, lia malvarma vizaĝo
vigliĝis. Ĝenerale Grassini ne ŝatis Gemon kaj eĉ en animoprofundo li
iomete timis ŝin, tamen li bone komprenis, ke sen tiu ĉi virino lia
nuna kunveno perdus plej gravan agrablecon.
Li bonstatis kaj atingis altan postenon laŭ sia
profesio, tial kiel riĉulo kaj fame konata persono li celis fari sian
domon centro de intelekta kaj liberala societo. Kun malĝojo li
konsciis, ke modestaspekta virineto, al kiu li senpripense edziĝis
junece, ne taŭgas por esti mastrino de la granda literatura salono.
Post
kiam li admonis Gemon viziti lian domon, li estis certa, ke la kunveno
sukcesos. Kvietaj kaj graciaj manieroj de tiu ĉi virino alportis
senafektecon en la societon kaj ŝia partopreno likvidis ioman spektron
de vulgareco, kiu, laŭ lia imago, frekventis la domon.
Sinjorino Grassini salutis Gemon tre afable: - Kia
hodiaŭ vi estas fascina! - laŭte traflustris ŝi kaj kritike
ĉirkaŭrigardis la blankan kaŝmiran robon. Ŝi malamis sian gastinon
ĝuste
pro tio, kio plaĉis en Gemo al sinjoro Martini: pro kvieta firmeco de
ŝia karaktero, pro graveco, sincereco, ekvilibreco de ŝia saĝo kaj eĉ
pro ŝia mieno. Kiam sinjorino Grassini malamis alian virinon, do ŝi
aspektis tiam tre komplimentema. Tamen Gemo bone sciis valoron de tiuj
afablaj vortoj kaj komplimentoj, tial ŝi neniel atentis ilin. Tiuj
"vizitoj en la mondumon" estis por ŝi teda kaj malagrabla tasko, kiun
devas konscie plenumi ĉiu konspiranto, por preventi atenton de spionoj.
Laŭ ŝia opinio, ŝia tasko estis same malfacila, kiel laboro de
ĉifristo, tial, por konservi reputacion de la monduma virino, ŝi
studis modajn revuojn same skrupule, kiel ŝlosilojn de ŝiaj ĉifroj.
Melankoliaj literaturaj leonoj iom vigliĝis, kiam
aŭdiĝis nomo de Gemo. Ŝi estis populara en ties medio kaj radikalaj
ĵurnalistoj tuj ekmoviĝis en ŝian flankon. Sed Gemo estis tre sperta
konspirantino, por permesi al tiuj monopoligi ŝin. Por renkontoj kun
radikaloj estas alia tempo, tial ŝi ridetante rimarkigis al ili, ke ne
necesas perdi tempon pro ŝi kaj pli bone intervjui turistojn, kiuj
amase alvenis ĉi tien. Ŝi mem komencis konversacii kun membro de la
angla parlamento, kies simpatio estis tre grava por la respublika
partio. Li estis fame konata financisto, tial komence Gemo demandis lin
pri teknika detalo koncerne al la aŭstra valuto kaj poste lerte turnis
subjekton de interparolo al stato de la Lombardo-Venecia enspezo. La
anglo,
kiu preferis konversacii pri bagateloj, nun ektimis rigardante strabe
Gemon, ke li trafis ungegojn de "blua ŝtrumpo" [pedantino]. Tamen, kiam
li konvinkiĝis, ke interparoli kun tiu ĉi virino estas same agrable,
kiel vidi ŝin, li iĝis obeema kaj komencis tre detale ekspliki la
demandon, kvazaŭ antaŭ li estis Meterniĥo (8)
mem. Tiutempe Grassini alkondukis al Gemo francon, kiu deziris
informiĝi
de sinjorino Bolo pri historio de "Juna Italio". La konfuzita membro de
la parlamento konvinkiĝis, ke Italio efektive havas pli multe da kaŭzoj
por malkontento, ol li supozis.
Malfrue vespere Gemo nerimarkeble lasis la
gastoĉambron kaj venis terason; ŝi volis sole sidi apud altaj kamelioj
kaj oleandroj. Pro premita aero kaj senfina homa trafiko ŝi havis
kapdoloron.
Fine de la teraso en grandaj tinoj, kiujn kaŝis
bordero el lilioj kaj aliaj florantaj plantoj, staris palmoj kaj
altaj filikoj. Ili kune faris densan ekranon, post kiu troviĝis
malplena anguleto prezentanta belegan panoramon de la valo. Branĉoj de
granatujo kun pluraj floroj pendis super mallarĝa pasejo inter plantoj.
En tiun ĉi anguleton Gemo rifuĝis esperante, ke
neniu el gastoj trovos ŝin. Ŝi volis ripozi en silento kaj soleco por
forigi kapdoloron. Nokto estis varmeta kaj kvieta, sed post ĉambra
sufoko, ekstera aero ŝajnis al ŝi iom malvarma, tial ŝi kovris sian
kapon per la mantilo.
Baldaŭ sonoj de ies paŝoj kaj voĉoj igis ŝin
rekonsciiĝi de duondormado, kiu komencis regi ŝin. Ŝi deflankiĝis en
mallumon por resti nevidebla en silento ankoraŭ kelkajn minutojn, antaŭ
reveno en novan babiladon. Tamen paŝoj paŭzis ĝuste antaŭ densa ekrano
de plantoj, kio tre ĉagrenis ŝin. Komence ion diris sinjorino Grassini
per strida voĉo. Poste aperis vira voĉo, mola kaj muzika, sed ĝia
stranga maniero etendi vortojn estis iomete malagrabla por aŭskultado.
Supozeble ĝi estis simpla afektado aŭ rezulto de penado cele maski
parolan difekton. Tiel aŭ aliel ĝi sonis malplezure.
-Anglino, - ĉu tiel vi diris? - demandis la voĉo. -
Sed ŝia familia nomo Bolo estas ja itala.
-Jes. Ŝi estas vidvino de malfeliĉa Ĝiovano Bolo
mortinta en Anglio antaŭ kvar jaroj, ĉu vi tion rememoras? Aĥ, mi
forgesis, ke vi preferas vagan vivmanieron, tial ne eblas postuli, ke
vi konu ĉiujn suferantojn de nia malfeliĉa patrujo. Ili abundas!
Sinjorino Grassini suspiris. Ŝi ĉiam interparolis
kun fremduloj tiustile. Rolo de patriotino dolorplena pri suferoj de
Italio formis efektan kombinon kun ŝiaj pensionataj manieroj kaj
malkontenta grimaco.
-Mortinta en Anglio... - ripetis la vira voĉo. - Ĉu
li estis rifuĝinto? Mi iam aŭdis tiun ĉi nomon. Ĉu li konektis kun
"Juna Italio" dum ĝiaj fruaj tagoj?
-Jes. Li estis arestita kune kun ceteraj junaj
malfeliĉuloj en 1833. Ĉu vi rememoras tion? Lin oni ellasis post kelkaj
monatoj. Tamen post du aŭ tri jaroj aperis ordono pri lia nova aresto
kaj li rifuĝis en Anglion. De tie venis onidiro, ke li edziĝis. Okazis
tre romantika historio, ja malfeliĉa Bolo ĉiam estis romantikulo.
-Vi diris, ke li mortis en Anglio, ĉu ne?
-Jes, pro ftizo. Li ne eltenis teruran anglan
klimaton. Antaŭ lia morto pro skarlato ankaŭ mortis ilia sola infano.
Tre
triste, ĉu ne? Ni ĉiuj tre amas karan Gemon! Efektive ŝi estas iomete
pruda, kiel ceteraj anglinoj. Tamen post multaj afliktoj vole-nevole
ĉiu iĝos tia melankolia kaj...
Gemo stariĝis kaj disigis branĉojn de la granatujo.
Aŭskulti dialogon de gefremduloj pri ŝiaj privataj aferoj ŝi ne povis,
tial ŝi forlasis mallumon kaj malkontente venis la lumigitan lokon.
-Aĥ, jen ŝi estas! - ekkriis la gastigantino kvazaŭ
nenio okazis. - Gemo, karega, via foresto perpleksigis min! Sinjoro
Felico Rivarez volas konatiĝi kun vi.
"Do, tiu ĉi viro estas Ojstro!" - pensis Gemo kaj
ĉirkaŭrigardis lin scivoleme. Rivarez ĝentile riverencis al ŝi kaj
ĵetis rigardon, kiu ŝajnis penetrema kaj eĉ aroganta.
-Vi eltrovis b-b-belegan anguleton, - diris li
balbutante kaj montris la densan verdan ekranon. - De ĉi tie vidiĝas
ĉ-ĉ-ĉarma panoramo!
-Jes. La loko efektive estas bela. Mi venis ĉi tien
por freŝa aero.
-Tiun admirindan nokton troviĝado en sufokaj ĉambroj
estas simpla peko, - diris la dommastrino kaj levis siajn okulojn al
steloj. (Ŝi havis belajn okulharojn kaj ŝi ŝatis prezenti ilin.) -
Vidu, sinjoro! Ĉu ne estas belega nia amata Italio? Se ĝi estus libera!
La lando sklava kun senkompareblaj floroj kaj ĉielo!
-Kaj kun tiuj patriotinoj! - tramurmuris Ojstro mole.
Kun tremo Gemo ekrigardis lin, ĉar lia arogaĵo estis
tre videbla. Sed ŝi ne konsideris apetiton de sinjorino Grassini por
komplimentoj, ĉar la kompatinda virino nenion ironian rimarkis kaj nur
suspiris: - Aĥ, sinjoro, povoj de virino ne estas abundaj! Tamen eble
iam mi sukcesos pruvi, ke mi rajtas nomi min italino... Kaj nun mi
devas plu mastrumi la domon. La franca ambasadoro petis min konatigi
lian zorgatinon kun ĉiuj eminentuloj ĉeestantaj. Vi ankaŭ devas
prezentiĝi al ŝi. Ŝi estas tre fascina fraŭlino. Gemo, karega, mi
alkondukis sinjoron Rivarez ĉi tien por montri al li belan panoramon de
la valo. Mi restigas lin por via prizorgo. Mi esperas, ke vi protektos
kaj prezentos lin al ĉiuj... Kaj jen venis la rava rusa princo! Ĉu vi
jam renkontis kun li? Oni diras, ke li estas favorito de imperiestro
Nikolao. Li estas garnizona komandanto de iu pollanda urbo, kies nomon
neniu povas facile prononci. Quelle nuit magnifique! N'est-ce pas, mon
prince? [Kia superba nokto! Ĉu ne, mia princo?]
Ŝi elpapiliumis pepante al viro kun bova kolo, peza
mentono kaj multaj ordenoj sur uniformo. Baldaŭ ŝiaj lamentaj replikoj
pri "notre malheureuse patrie" [nia malfeliĉa patrujo] kun ceteraj
franclingvaj enmetaĵoj "charmant" [ĉarma] kaj "mon prince" [mia princo]
malaperis fore.
Gemo silente staris sub la granatujo. Ŝi koleris
kontraŭ arogaĵo de Ojstro kaj ŝi eĉ kompatis la malgrandan stultetan
virinon. Li rigardis la malproksimiĝantajn figurojn kun tia malaproba
mieno, kiu tre kolerigis Gemon, ja estis malnoble moki pri tiu ĉi
veinda ulino.
-Tie iras itala kaj rusa patriotismoj, - diris
Ojstro kaj ridetante turniĝis al ŝi. - Iras ili brako en brako, tre
kontentaj ambaŭ! Kiun vi preferas?
Gemo kuntiris la brovojn kaj nenion diris.
-Certe, tio ĉi estas p-p-persona gusto, - daŭrigis
Rivarez, - sed laŭ mi, la rusa speco de patriotismo estas pli bona, ĉar
ĝi estas pli perfekta! Se Rusio fidus florojn kaj ĉielojn anstataŭ
pulvo kaj kanonoj, ĉu longatempe tiu "mon prince" detenus sian
p-p-polan fortreson?
-Mi pensas, - diris Gemo malvarme, - ĉiu povas
eldiri
sian vidpunkton, sed sen moko pri la dommastrino, kiu gastigas nin!
-Aĥ, jes! Mi f-f-forgesis gastamajn obligaciojn,
kiujn oni tre aprezas ĉi tie en Italio. Mirinde estas gastemaj tiuj
italoj! Mi estas certa, ke aŭstroj ankaŭ tion trovas. Ĉu vi volas
eksidi?
Lametante li alportis seĝon por Gemo kaj stariĝis
vidalvide de ŝi apoginte sin sur balustradon. Lumo el la fenestro falis
rekte lian vizaĝon kaj ŝi povis ĉirkaŭrigardi ĝin detale.
Gemo seniluziiĝis. Ŝi supozis ekvidi se ne tro
agrablan vizaĝon, do almenaŭ rimarkindan kaj potencoplenan. Tamen antaŭ
ĉio estis okulfrapantaj liaj emoj al dandado kaj preskaŭ nekaŝita
orgojlo.
Li estis brunhaŭta kiel mulato kaj, malgraŭ
lameco, movlerta kiel kato. Tuta lia eksteraĵo similis panteron.
Frunton kaj maldekstran vangon malbeligis longa kurba cikatro, kiun
verŝajne restigis sabrobato. Gemo rimarkis, ke dum balbutado lian
maldekstran flankon de vizaĝo nervozigis tiko. Sen tiuj ĉi mankoj li
ĝenerale estis bela, tamen la vizaĝo havis nenian amindecon.
Ojstro daŭrigis interparoladon per sia mola,
maldiktona voĉo, kvazaŭ ronronante. "Same parolus pantero, se ĝi
kapablus kaj havus bonhumoron", - ekpensis Gemo, kies agaco kreskis plu
kaj plu.
-Mi aŭdis, - rediris li, - ke vi interesiĝas pri
radikala gazetaro kaj mem verkas artikolojn por ĝi.
-Mi verkas malofte, ĉar mi havas nesufiĉan tempon.
-Aĥ, certe! Sinjorino Grassini sciigis min, ke vi
estas okupita pri aliaj gravaj aferoj.
Gemo kuntiris la brovojn. Probable la babilulino pro
sia stulteco eldiris ion troan al tiu ĉi nefidinda homo, kiu nun entute
ne plaĉis al ŝi.
-Mi efektive preskaŭ ne havas libertempon, sed
sinjorino Grassini supertaksas signifon de mia laboro, - seke respondis
Gemo. - Ĉiuj aferoj ĉefe estas trivialaj.
-Do, estus tre malbone, se ni ĉiuj okupiĝus nur pri
funebrado de Italio. Al mi ŝajnas, ke societo de niaj gegastigantoj
faras ĉiun alveninton frivola por lia memdefendo. Aĥ, jes! Mi scias,
kion vi volas diri. Vi estas perfekte prava, sed ili ambaŭ kun ties
patriotismo estas efektive amuzaj! Ĉu vi volas reveni la ĉambron? Kial?
Ja ĉi tie estas tiel bone!
-Ne, mi foriros. Aĥ, mia mantilo... Dankon.
Rivarez levis la mantilon kaj ekrigardis Gemon per
okuloj bluaj, kiel miozotoj ĉeriveraj.
-Mi scias, ke vi ofendiĝis pro mia moko pri tiu ĉi
kolorigita pupo, - diris li pente. - Ĉi iu povas ne moki ŝin?
-Se vi min demandas, do jenon mi diras: Laŭ mi estas
malnoble kaj... malhoneste moki mensajn kapablojn de la homo. Tio ĉi
egalas
mokon pri kriplulo aŭ...
Li subite enspiris kaj retiriĝis de Gemo. Li ankaŭ
ekrigardis siajn laman kruron kaj kripligitan brakon. Sed baldaŭ li
rekonsciiĝis kaj ekridegis: -Via komparo ne estas tre justa, sinjorino:
ni, kripluloj, ne fanfaronas pri siaj misformoj, kiel tiu ĉi virino
fanfaronas pri sia stulteco, kaj agnoskas, ke korpaj breĉoj estas tute
ne pli bonaj ol la samaj moralaj... Ĉi tie estas ŝtupeto - apogu sin
sur mia brako.
Gemo silente iris apud li; lia neatendita sentivo
tute konfuzis ŝin.
Post kiam Rivarez disfaldis pordojn de la halo, ŝi
tuj komprenis, ke io okazis tie dum ilia foresto. Mienoj de viroj
esprimis indignon kaj konsternon; virinoj grupiĝis ĉe pordoj kaj
aspektis senafekte, kvankam ties vangoj estis tro ruĝaj. La mastro ofte
demetis kaj surmetis siajn okulvitrojn, vane penante kaŝi sian
koleregon, turistoj ankaŭ amasiĝis kaj ĵetis scivolemajn rigardojn en
malan angulon de la halo. Evidente tie okazas io, kio al iuj ŝajnis
amuza kaj al la ceteraj - insulta. Sole sinjorino Grassini nenion
rimarkis. Kokete svingante sian ventumilon ŝi babilis kun sekretario de
la nederlanda ambasado, kiu aŭskultis ŝin ridetante.
Gemo haltis ĉe la pordo
kaj ekrigardis sian
kuniranton, kvazaŭ demandante lin: ĉu li kaptis ĝeneralan konfuzon?
Ojstro translokis siajn okulojn de la beata dommastrino al sofo
staranta fine de la ĉambrego kaj lian vizaĝon tuj plenigis malica
triumfo.
Gemo konjektis, ke li alvenis ĉi tien kune kun sia
amatino, kiun li prezentis aliel al sinjorino Grassini.
La ciganino sidis apoginte sin sur dorso de sofo.
Ŝin ĉirkaŭigis junuloj kaj infanteriaj oficiroj, kiuj amindumis kun ŝi,
ne kaŝante ironiajn ridetojn. Orienta brilo de ŝia luksa
sukcena-skarlata robo kaj abundo de ornamaĵoj multe kontrastis kun
ceteraj ĉeestantoj de tiu ĉi florenca literatura salono, kvazaŭ iu
tropika birdo eniĝis aron de sturnoj kaj paseroj. La virino mem fartis
malkomforte kaj rigardis aliajn virinojn, kiuj estis ŝokitaj pro ŝia
alveno, per malestima-minaca grimaco. Ekvidinte Ojstron, kiu trapasis
kune kun Gemo la halon, ŝi desaltis de la sofo, proksimiĝis al li kaj
ekparolis en la malkorekta franca lingvo.
-Sinjoro Rivarez, mi serĉis vin ĉie! Grafo Saltikov
demandas, ĉu vi povas viziti lian vilaon morgaŭ vespere? Tie okazos
dancoj.
-Mi tre bedaŭras, sed mi ne venos. Des pli, ke mi ne
kapablas danci... Sinjorino Bolo, permesu al mi prezenti fraŭlinon
Ziton Reni.
La ciganino defiante ĉirkaŭrigardis Gemon kaj seke
riverencis. Martini diris veron: ŝi estis sendube bela, sed ŝia beleco
estis ia kruda, senanima. Ŝia harmonia kaj libera moviĝado estis plaĉa
por okuloj, tamen ŝiaj malalta frunto kaj maldikaj nazotruoj
havis kvazaŭ rabajn trajtojn. Renkonto kun la ciganino pliigis
konfuzon, kiun Gemo sentis ĝis nun kun Ojstro, tial, kiam
la gastiganto ekpetis ŝin helpi al li distri turistojn, ŝi tuj
konsentis kun ĝojo.
* * *
-Do, madono, kion vi povas diri pri Ojstro? -
demandis Gemon Martini, kiam ili estis revenantaj nokte en Florencon. -
Kiel li aŭdacis erarigi kompatindan sinjorinon Grassini?
-Ĉu vi parolas pri la dancistino?
-Jes, memkompreneble! Li konvinkis sinjorinon
Grassini, ke la fraŭlino baldaŭ iĝos leonino de la sezono, tial ŝi
estis preta fari ĉion por eminentulino.
-Mi opinias, ke tiu ĉi evento ne honoras lin. Krome
li enigis geedzojn Grassini en falsan pozicion kaj estis senindulga
rilate al la fraŭlino mem. Mi estas certa, ke ŝi fartis tie malkomforte.
-Ĉu vi, ŝajne, interparolis kun li? Kiel li impresis
vin?
-Vi devas scii, Cezaro, ke mi konstante strebis kiel
eble baldaŭ lasi lin! Unuafoje en mia vivo mi trafas tiun lacigan
konversacianton. Post dek minutoj de nia interparolado aperis
malagrabla bruo en miaj tempioj. Li similas turbulentan demonon!
-Mi supozis, ke li ne plaĉos al vi. Tiu ĉi viro
estas glita, kiel angilo. Mi ne konfidas lin.