ĈAPITRO 4
Arturo revenis hejmen kvazaŭ fluganta. Li estis
absolute, sennube
feliĉa. En la kunveno oni parolis pri preparo al armita ribelo.
Gemo nun
estas lia kamaradino kaj li amas ŝin. Ili kune
agados kaj eĉ eble pereos por estonta
respubliko. Floranta tempo de ilia espero venas kaj padre ekvidos
tion kaj ekfidos.
Tamen sekvan matenon Arturo vekiĝis pli trankvila.
Li rememoris,
ke
hodiaŭ Gemo forveturos al Livorno kaj padre al Romo. Januaro, februaro, marto -
tri longaj monatoj restos
ĝis Pasko. Tiam ŝajne Gemo spertos protestantan influon hejme (por
Arturo la
vortoj “Protestanto” kaj “Filistro” estis egalaj). Ne, Gemo neniam
flirtos, koketos kaj fascinos turistojn kaj senharajn
ŝipoposedantojn kiel ceteraj anglaj fraŭlinoj en Livorno; Gemo estas tute malsama. Tamen ŝi evidente
estas tre malfeliĉa. Tia tre juna, sen geamikoj, ŝi supozeble sentas
sin sola
inter tiea pedanta publiko... Ho, se estus viva mia patrino!
Vespere
li venis la seminarion kaj renkontis Montanelli, kiu konversaciis kun
nova
rektoro. Li aspektis lace kaj malkontente. Kiam li ekvidis Arturon, do
li ne
ekĝojis kiel kutime, sed lia vizaĝo iĝis pli tenebra.
-Jen tiu studento, pri kiu mi parolis, - streĉe
diris Montanelli
prezentante
Arturon. - Mi anticipe dankas vian permeson por Arturo uzi la
bibliotekon plu.
Patro Kardi, maljuna, bonaspekta sacerdoto tuj
komencis interparoli kun
Arturo
pri la universitato Sapienza. Lia flua kaj senafekta prononco pruvis
lian
profundan konon de studenta vivo. Konversacio baldaŭ koncernis la
universitatan
regularon, kies severeco estis tre aktuala tiam. Arturon tre ĝojigis
vidpunkto
de la nova rektoro, kiu akre kritikis estraron de la universitato pro
iliaj
sensensaj kaj ĉikanaj limigoj, kiuj kolerigis studentaron.
-Mi havas
grandan sperton pri edukado de junularo, - diris li. - Neniam necesas
ion
malpermesi al junularo sen sufiĉa rezono, jen estas mia regulo. Kelkaj
junaj
homoj povas okazigi multajn perturbojn, kiam oni ne respektas ties
individuecojn. Ja plej obeema ĉevalo povas iufoje pranci, kiam oni tre
ofte
tiras bridrimenon.
Arturo
mire kaj plene malkovris siajn okulojn. Li tute ne supozis, ke la nova
rektoro
estos protekti studentojn. Montanelli ne ĉeestis la konversacion, ŝajne
pro
foresto de intereso al ĝi. Li mienis tiel neesprimeble lace kaj
senespere, ke
patro Kardi subite diris: - Ŝajne mi tedis al vi, patro kanoniko.
Pardonu mian babilecon.
Mi tre
interesiĝas pri tiu ĉi temo kaj iufoje forgesas, ke ĝi povas iun tedi.
-Male, mi ankaŭ tre interesiĝas pri ĝi.
Montanelli neniam povis aperigi stereotipan
ĝentilecon kaj do Arturon
malplaĉe
agacis lia tono.
Kiam patro Kardi forlasis la ĉambron, Montanelli
turnis sin al Arturo
kaj
ekrigardis lin kun tiu sama melankolia kaj zorgoplena mieno, kiu estis
dum la
tuta vespero sur lia vizaĝo.
-Arturo, mia kara knabo, - li ekparolis mallaŭte, -
mi devas ion diri al
vi.
Ŝajne li ricevis iun malagrablan informon, ekpensis
Arturo rigardante
marasman
vizaĝon de Montanelli. Venis longa paŭzo.
-Ĉu al vi plaĉis la nova rektoro?- demandis subite
Montanelli.
La demando estis tute neatendita, tiel Arturo ne tuj
trovis konvenajn
vortojn.
-Al mi? Al mi li tre plaĉis... Cetere mi ankoraŭ ne
estas tute certa.
Tion
malfacile diri post la unua fojo.
Montanelli sidis frapante per fingroj apogbrakojn de
fotelo, kion li
ĉiam faris
dum malfacilaj aŭ maltrankvilaj situacioj.
-Koncerne de mia veturo al Romo, - komencis li
denove, - se vi oponas kaj
deziras... Arturo, mi skribos, ke mi ne veturos.
-Padre! Sed Vatikano...
-Vatikano trovos iun alian. Mi sendos mian
pardonpeton.
-Sed kial? Mi ne povas kompreni.
Montanelli tuŝis sian frunton permane.
-Mi maltrankviliĝas pri vi. Min turmentas penso,
ke... Finfine mi ne
tro
bezonas veturi.
-Kaj kiel episkopejo?
-Aĥ, Arturo! Ĉu estos profito por mi, se mi akiros
episkopejon kaj
perdos...
Li subite silentiĝis. Arturo neniam vidis padre
antaŭe tiom perpleksa.
-Mi nenion komprenas, - li diris. - Padre, ĉu vi
povas ekspliki pli
difinite,
kio vin maltrankviligas?
-Nenio. Simple min
turmentas senlima timo. Diru al mi, ĉu vin
minacas iu
danĝero?
”Li ion
aŭdis”, - Arturo pensis rememorante onidiron pri preparata ribelo. Sed
la
sekreto ne estis lia, sekve ne eblas ĝin malkovri, tial li respondis
per jena
demando: - Kia danĝero povas minaci min?
-Ne demandu min, sed rekte respondu! - Pro emocio
voĉo de Montanelli
iĝis
preskaŭ arda. - Ĉu estas vi en danĝero? Mi ne volas scii viajn
sekretojn.
Diru al
mi nur ĉi tion.
- Ni ĉiuj estas en diaj manoj, padre. Ĉio povas
okazi. Tamen mi vidas
neniun
rezonon antaŭtimi iun danĝeron ĝis via reveno.
-Ĝis mia reveno... Aŭskultu, carino, Mi preferas, ke
vi decidu. Mi
bezonas
neniujn viajn eksplikojn. Diru nur “Restu” kaj mi rifuzos de vojaĝo.
Neniu ion
perdos de tio, sed vi, mi estas certa, estos kune kun mi en sekureco.
Tia morbideco estis tute fremda por Montanelli, tial
Arturo kun
maltrankvilo
diris: - Padre, vi estas malsana. Vi devas veturi al Romo, ripozi tie
profunde,
por ke
forlasu vin sendormeco kaj kapdoloroj.
-Tre bone, - abrupte interrompis lin Montanelli,
kvazaŭ lin tedis tiu ĉi
konversacio. - Morgaŭ mi forveturos per la unua poŝta ĉaro.
Arturo estis surprizita.
-Ĉu vi ŝajne volis ion diri al mi? - demandis li.
-Ne, ne, nenion plu, nenion gravan...
Lia mieno esprimis
angoron kaj timon.
Kelkajn
tagojn post forveturo de Montanelli Arturo venis bibliotekon de la
seminario
por preni libron kaj renkontis en ĝi patron Kardi.
-Aha, sinjoro Burton! - ekkriis
la rektoro. - Ĝuste vin mi bezonas.
Bonvolu iri al mi kaj
helpi pri iu malfacila afero.
Li malkovris pordon de sia kabineto, en kiun Arturo
venis kun kaŝita
sento de
antipatio. Al li ne plaĉis tio, ke la privatan ĉambron, sanktejon de
padre nun
okupas la alia homo.
-Mi estas terura libra vermo, - diris la rektoro.
- Unue, post mia alveno
ĉi
tien, mi komencis ekzameni la bibliotekon. Ĝia enteno estas perfekta,
tamen mi
ne sukcesis kompreni sistemon, laŭ kiu oni ĉion katalogis.
-La katalogo ne estas plena. Multaj valoraj libroj
estis aldonitaj al
ĝi nur
antaŭnelonge.
-Ĉu vi povas dum duonhoro ekspliki al mi dispozicion
de libroj?
En la biblioteko Arturo detale ĉion eksplikis. Kiam
li estis preparanta
por
foriro kaj jam prenis sian ĉapelon, la rektoro ridetante haltigis lin:
-Ne, ne!
Mi ne povas lasi vin tial rapide. Hodiaŭ estas sabato, do ĝis lunda
mateno vi
povas prokrasti vian studadon. Restu kaj vespermanĝu kune kun mi, des
pli, ke
nun jam estas malfrue kaj mi estas tute sola, tial min ĝojigos kompanio
kun vi.
Lia maniero estis tiel
senafekta kaj afabla, ke Arturo eksentis sin kun
li tute
libere. Post kelkaj bagatelaj frazoj la rektoro demandis Arturon, kiel longe li
konas Montanelli.
-Ĉirkaŭ sep jaroj, - respondis Arturo. -Mi estis
dekdujara, kiam li
revenis el
Ĉinio.
-Aĥ, jes! Tie li akiris reputacion de predikisto. Ĉu
ekde tiam vi iĝis
lia edukato?
-Li komencis instrui min unu jaron poste, kiam li
unue konfesprenis min.
Ekde mia eniro
en la universitaton li instruis kromajn lernofakojn, kiuj ne estis en
regula
kurso. Li tre favoras al mi! Vi eĉ ne povas imagi!
-Mi volonte kredas
tion. Li estas homo kun nobla kaj bela animo, kiun ne
eblas
ne admiri. Mi renkontis predikistojn, kiuj estis kune kun li en Ĉinio. Ili
ne sukcesis trovi vortojn necesajn
por glori liajn energion kaj kuraĝon okazintajn en malfacila tempo,
lian
senŝanĝan sindonemon. Vi devas danki fortunon pro tio, ke vin gvidas
tiu ĉi
eminenta
viro. De li mi informiĝis pri tio, ke vi frue perdis gepatrojn.
-Jes, mia patro mortis dum mia infaneco kaj la
patrino mortis antaŭ unu
jaro.
-Ĉu vi havas gefratojn?
-Ne, nur vicfratojn... Sed ili jam maturiĝis, kiam
mi estis infano.
-Probable vi spertis solecon dum via infaneco, tial
nun vi tial
valorigas
bonkorecon de Montanelli. Interalie, ĉu vi havas konfesprenanton dum
lia
foresto?
-Mi volis peti pastrojn el Santa Katarino, se ili ne
havas multajn
pentantojn.
-Ĉu vi volas konfesi min?
Okuloj de Arturo plilarĝiĝis pro miro.
-Via pastra moŝto, certe, mi estos ĝoja, sed...
-Sed kutime rektoro de teologia seminario ne
konfesprenas pentantojn.
Ĉu ne?
Vera informo. Tamen mi scias, ke kanoniko Montanelli multe vartis vin
kaj, se
mi ne eraras, li tre maltrankviliĝas pri via bonstato. Mi ankaŭ
maltrankviliĝus, se okazus disiĝo kun mia favorata lernanto. Al li
plaĉos tio,
ke lia kolego zorgas pri via animo. Krome, filo mia, mi devas diri
malkaŝe, ke
vi tre plaĉas al mi kaj do mi estos ĝoja okazigi ian ajn helpon al vi,
laŭ miaj
kapabloj.
-Okaze mi, memkompreneble, estos tre dankema pro via
gvidado.
-Tial venu al mi konfesi la sekvontan monaton.
Bonege! Vi rajtas viziti
min iun
ajn vesperon, kiam vi estos libera, mia knabo.
***
Antaŭ Pasko oni oficiale anoncis, ke Montanelli iĝis episkopo de
Brisigelo [Brisighella]
situanta en Etruskaj Apeninoj. Li skribis al Arturo el Romo pri tio
trankvile
kaj senafekte, evidente lia depresio forpasis. «Venu al mi ĉiun
ferion,
- skribis li, - kaj mi promesas viziti Pison. Tiam niaj
intervidiĝoj
okazos, kvankam ne tiel ofte, kiel mi deziras».
D-ro Ŭoren invitis Arturon pasigi paskan feston
kune
kun li kaj lia
familio,
anstataŭ malnova domo, kiun plenigis ratoj kaj en kiu nun totale regis
Julio.
En leteron estis enmetita noteto, kiun Gemo skrapis per la infana
skribmaniero kaj ankaŭ petis veturi al ili, se tio eblas. «Mi
volus interparoli
kun vi pri unu afero», skribis ŝi.
Ankaŭ vigligis Arturon flustrado inter studentoj pri iuj gravaj eventoj
okazontaj post Pasko.
Ĉio ĉi tiel entuziasmigis Arturon, ke eĉ plej
nekredeblaj aferoj, pri
kiuj
flustris studentoj, ŝajnis al li absolute realaj kaj atingeblaj dum
sekvontaj
du monatoj. Li decidis veturi hejmen ĵaŭdon de Pasiono kaj pasigi
kelkajn tagojn
tie, por
ke rendevuo kun Gemo ne rompu lian solenan religian staton, kiun
postulas
la eklezio de siaj adeptoj dum tiu tempo. Vespere de merkredo li
sciigis Gemon
perletere pri sia alveno sekvontan lundon kaj kun paco en animo li
venis
dormoĉambron. Li genufleksis ĉe krucifikso. Morgaŭ matene patro Kardi
promesis
konfespreni
lin, tial nun li devas longe kaj fervore preĝi, por prepari sin al
paska
komunio. Li genuis kun brakoj metitaj sur brusto kaj klinita kapo,
rememoris
tagon post tago dum la pasinta monato, ĉiujn siajn etajn pekojn -
malpaciencon,
koleremecon, senzorgecon, kiuj iomete makulis lian animan purecon.
Krome Arturo
nenion sukcesis rememori: ja kiam oni estas feliĉaj, neniuj pekoj
aperas. Li faris signon de kruco, stariĝis kaj komencis senvestiĝi.
Kiam li disbutonumis ĉemizon, el sub ĝi falis
paperpeco. Tio ĉi estis
noteto
de Gemo, kiun li portis la tutan tagon surbruste. Li prenis ĝin,
disvolvis kaj
kisis ĉarmajn fuŝskribaĵojn, poste li refaldis la paperpecon kaj
rimarkis sur
ĝia dorso alskribaĵon: «Nepre vizitu nin kiel eble plej baldaŭ; mi volas konatigi
vin kun Bolo. Li restis ĉi tie kaj ni kune legas ĉiutage».
Vizaĝo de Arturo iĝis ruĝa, kiam li estis leganta. Denove Bolo! Kion li
rebezonas en Livorno? Kaj kial Gemo legas kune kun li? Ĉu li
envultis ŝin per lia
kontrabando? Jam en
januaro, kiam okazis la kunveno, estis rimarkebla lia amo al Gemo. Tial
li tiam
parolis tiel verve! Nun li konstante estas kune kun ŝi kaj legas!
Arturo forĵetis la leteron kaj regenuis ĉe la
krucifikso. Kaj tio ĉi
estas la
animo preparinta por absolvo, por paska sakramento, por paco kun dio,
kun
si mem kaj kun la tuta mondo! Fakte ĝi kapablas malnoble ĵaluzi kaj
suspekti
pro egoisma malamo eĉ kamaradon! Li kovris la vizaĝon per ambaŭ manoj
en amara humiliĝo. Nur antaŭ
kvin
minutoj li revis pri martireco kaj nun li konscias pri siaj malindaj,
malnoblaj
pensoj!..
Ĵaŭdon matene Arturo venis seminarian kapelon
kaj trafis tie
patron Kardi
solan. Antaŭ konfeso li preĝis kaj tuj ekparolis pri sia dubo:
-Patro mia, mi estas pekulo en ĵaluzo, kolero kaj
malindaj pensoj pri
la homo,
kiu nenion malbonan faris por mi.
Patro Kardi bone komprenis la pentanton venintan al
li, tial li mole
diris: -Vi konfesis neplenan tuton, mia filo.
-Patro! La homon, al kiu mi spertas nekristanajn
sentojn, mi devas
precipe ami
kaj honori.
-Ĉu vi havas sangoligilon?
-Ankoraŭ pli densan.
-Kio tamen kunligas vin ambaŭ, mia filo?
-Kamaradeco.
-Kia kamaradeco?
-En granda kaj sankta laboro.
Venis eta paŭzo.
-Ĉu via kolero al tiu... kamarado, via ĵaluzo al li
aperis pro liaj pli
gravaj
sukcesoj en laboro ol la viaj?
-Parte... jes. Mi enviis liajn sperton,
aŭtoritaton... Kaj mi
pensis...
mi timis, ke li forprenos koron de la fraŭlino, kiun mi amas.
-Ĉu la fraŭlino, kiun vi amas, estas filino de la
sankta eklezio?
-Ne, ŝi estas protestantino.
-Herezulino?
Arturo multe afliktiĝis kaj pugnigis manojn.
-Jes, ŝi estas herezulino, - ripetis li. - Ni
elkreskis kune. Niaj
patrinoj
estis amikinoj. Tial mi ... enviis lin, ĉar mi komprenis, ke li ankaŭ
amas ŝin
kaj ...
-Mia filo, - malrapide kaj grave diris patro Kardi
post ioma silentado,
- vi
malkovris ne ĉion. En via animo troviĝas ankoraŭ iu ŝarĝo.
-Patro, mi...
Arturo hezitis kaj silentis. La konfesprenanto
atendis.
-Mi enviis lin, ĉar organizacio «Juna
Italio», kiun mi
membras ...
-Ĉu?
-Komisiis al li laboron, kiun, mi esperis, mi
farus... Mi
opiniis,
ke mi pli taŭgas por ĝi.
-Pri kio temas?
-Ricevo de libroj el vaporŝipoj... politikaj
libroj por plua
stokado en
iu loko de la urbo.
-Ĉu tiun ĉi laboron oni komisiis al via rivalo?
-Al Bolo... Mi enviis lin.
-Ĉu li mem, de lia flanko, iel ajn kaŭzis vian
malamon? Ĉu eble vi
akuzas lin
en neglekta realigo de tiu misio, kiun oni komisiis?
-Ne, patro, Bolo agis brave kaj sindone. Li estas
vera patrioto, sekve
mi devas
ami kaj respekti lin.
Patro Kardi enpensiĝis.
-Filo mia, se vian animon lumigis nova lumo, se en
ĝi naskiĝis revo pri
granda
laboro pro bono de viaj geamikoj, se vi esperas faciligi ŝarĝon de
laciĝantoj
kaj prematoj, do pripensu vian rilaton al tiu ĉi altvalora
beno de dio. Ĉiun bonon li generas. Kaj vian venon en novan vivon ankaŭ
li
aperigis. Se
vi trovis rimedon por ofero, trovis vojon kondukantan al paco, se vi
amikiĝis
kun amataj kamaradoj por doni liberigon al tiuj, kiuj turmentiĝas
kaj
kaŝe ploras do vi penu purigi vian animon de envio kaj pasio, por ke
via koro
iĝu altaro, en kiu ĉiam brulos sankta fajro. Memorigu al vi mem, ke tio
ĉi
estas sankta kaj granda afero, tial la koro, kiu akceptos ĝin,
devas esti
purigita de memamo. Tiu ĉi alvokiĝo, samkiel
alvokiĝo
de ekleziulo, ne dependas de amo al virino aŭ de efemera pasio. Ĝi
estas
PRO DIO KAJ POPOLO, NUN KAJ POR ĈIAM.
-Aĥ! - Arturo premis liajn manojn. Li apenaŭ ne
ekploregis, kiam li
aŭskultis
la konatan devizon.
-Patro, vi donas al ni
sankcion de la eklezio!
Kristo estas sur nia
flanko!
-Mia filo, - solene diris la sacerdoto, - Kristo
forpelis monŝanĝistojn
el
templo, ĉar ĝi nomiĝas preĝejo kaj tiuj refaris el ĝi ejon por
ŝtelistoj!