Fragmento el
libro far Nikolaj Ostrovskij
KIEL ŜTALO
ESTIS HARDATA
LIBRO 2
Paŭlo mallaŭte
ekparolis:
-Pri tio kulpas
ne nur mi, sed ankaŭ "La Ojstro", ĝia revolucia romantikismo. La
libroj, en kiuj estis reliefe priskribitaj virecaj, spirite fortaj kaj
volhavaj
revoluciuloj, sentimaj, sindone fidelaj al nia afero, lasis en mi
neforviŝeblan
impreson kaj deziron esti simila al ili. Jen mian senton al vi mi
renkontis laŭ
"La Ojstro". Nun al mi tio estas ridinda, sed pli ol tio domaĝa.
-Sekve "La
Ojstro" estas reaprezita?
-Ne, Rita,
principe ne! Mi forĵetis nur nenecesan tragikismon de la dolora
operacio por
elprovo de sia volo. Sed mi estas por la ĉefa aĵo en "La Ojstro", mi estas por vireco de la heroo, por lia
senlima eltenemo, por la homo, kiu kapablas toleri turmentojn, ne
eksponante
ilin al ĉiuj. Mi estas por tiu tipo de revoluciulo, kies persona afero
estas
nenio kompare kun la komuna.
-Restas nur bedaŭri,
Paŭlo, ke tiu dialogo pasas tri jarojn post kiam ĝi devus esti, - diris
Rita,
ridetante en iu medito.
-Ĉu ne pro tio vi
bedaŭras, Rita, ke mi neniam fariĝus por vi io plia ol nura kamarado?
-Ne, Paŭlo, vi
povus iĝi pli ol tiu.
-Tio estas
korektebla.
-Estas iom
malfrue, kamarado Ojstro.
Rita ridetis pro
sia ŝerco ...