Ĉapitro 3


    -Mi ankoraŭfoje deklaras, ke rifuzo de via eminenca moŝto serioze danĝeras al paco en la urbo.
    La komandanto penis konservi respektan tonon dum konversacio kun supera ordinulo de la eklezio, tamen agaco aŭdiĝis  en lia voĉo. Li estis galhumora, lia edzino estis malŝparema kaj dum lastaj tri semajnoj li spertis multajn malfacilaĵojn. Malkontento de la popolo kreskadis ĉiutage kaj fariĝis pli minaca. Komplotoj kaj kaŝejoj de armiloj aperis ĉie. Malmultenombra garnizono de Brisigelo ne estis sufiĉa kaj fidinda. Krom ĉio, la kardinalo, kiun li iufoje nomis dum interparolado kun sia adjutanto "enkorpigo de senriproĉa obstineco",  enigis lin en desperon. Nun lin ŝarĝis Ojstro, animita kvintesenco de la malbona spirito.
    Tiu ĉi "ruza hispana diablo" vundis liajn favoratan nevon kaj plej lertan spionon, nun kvazaŭ sorĉis la tutan gardon, timigis ĉiujn pridemandantajn oficirojn kaj ĝenerale turnis la prizonon en iun "bazaron". Jam tri semajnojn li troviĝas en la fortreso, sed aŭtoritatuloj de Brisigelo ankoraŭ nenion decidis. Oni multfoje lin enketis, minacis, promesis, faris diversajn artifikojn, sed nenion novan eksciis. Nun oni bedaŭras, ke tuj post la aresto ne translokis lin en Ravenon, sed tempo jam estas perdita. En sia raporto al la legato, la komandanto petis permeson al si pridemandi la arestiton. Tamen post ricevo de tiu konsento li estis devigita humiliĝi kaj konfesi, ke karaktero de la oponanto estas pli forta ol lia.
    Supozoj de Gemo kaj Mikelo estis pravaj. Efektive la kolonelo decidis okazigi la militan tribunalon, por forigi malfacilaĵojn. Tamen obstina rifuzo de kardinalo Montanelli sankcii lian planon estis la lasta guto, kiu superplenigis lian tason da ĉagreno.
    -Monsinjoro, - diris li, - se vi scius, kiel multe mi mem kaj miaj asistantoj turmentiĝas pro tiu ĉi homo, vi alie rilatus al la afero. Mi plene komprenas viajn oponojn kontraŭ dekliniĝoj de jura proceduro kaj respektas vian principecon, sed tio ĉi estas ekstrema kazo postulanta ekstremajn punojn.
    -Neniu ekstrema kazo, - respondis Montanelli, - povas pravigi maljustecon. Kondamni civilulon per sekreta milita tribunalo estas maljuste kaj kontraŭleĝe.
    -La kazo estas tute neordinara, via eminenco! La arestito klare kulpas pri multaj gravaj krimoj. Li partoprenis ribelon en Savinjo [Savigno], tial la milita komisiono, kiun nomumis monsinjoro Spinola, nepre kondamnus lin por mortpuno aŭ sendus al galero, se li ne sukcesus eskapi en Toskanujon. Ekde tiam li senĉese komplotis. Estas sciate, ke li estas influa membro de unu el plej pereigaj sekretaj societoj en la lando. Ni suspektas, ke laŭ lia konsento aŭ laŭ lia ordono estis murditaj almenaŭ tri konfidatoj de la polico. Lin oni preskaŭ kaptis dum transportado de pafilaro en Papan ŝtaton. Krome, li okazigis armitan reziston al reprezentantoj de la potenco kaj grave vundis du oficirojn, kiam tiuj plenumis siajn devojn. Nun li minacas pacon kaj ordon en la urbo. Ĉio ĉi permesas juĝi lin en la milita tribunalo.
    -Sendepende de tio, kion tiu ĉi homo faris, li rajtas esti juĝota laŭ la leĝo, - respondis Montanelli.
    -Ordinara proceduro deprenos multe da tempo, via eminenco, kaj nun tre valoras eĉ ĉiu minuto. Ankaŭ min konstante tre timigas ebleco de lia eskapo.
    -Tiam pliigu vian gardon.
    -Mi faras ĉion, laŭ miaj kapabloj, via eminenco, sed mi dependas de la prizona personaro, kiun tiu ĉi homo plene sorĉis. Dum tri semajnoj mi kvarfoje ŝanĝis la gardon, mi punis soldatojn, sed rezultiĝis nenio. Mi ne sukcesas preventi interŝanĝon de leteroj, kiun ili efektivigas. Miaj idiotoj amas lin kiel virinon.
    -Tio ĉi estas tre kurioza. Verŝajne li estas rimarkinda viro.
    -Efektive li estas neordinare ruza, kiel diablo. Mi pardonpetas, via eminenco, sed li kapablas reale maltrankviligi eĉ sanktulon. Tio estas malfacile kredebla, sed mi mem estas devigita konduki pridemandadon, ĉar la regula oficiro, kies devo estis tio, ne sukcesis plu toleri...
    -Kial?
    -Tion ne eblas facile ekspliki, via eminenco, sed se vi almenaŭ unufoje ĉeestus pridemandadon, vi nepre komprenus min. El ĝi oni povus konkludi, ke la enketanta oficiro estas krimulo kaj li estas juĝisto.
    -Kion timigan li kapablas okazigi? Li certe povas rifuzi respondi viajn demandojn, ja li havas nenian alian armilon krom silento.
    -Kaj langon, kiu similas razilon. Ni ĉiuj pekis, via eminenco, kaj faris misaĵojn. Sed ni ne volas, ke pri ili oni kriu ĉie, ja tia estas homa naturo. Tamen imagu. Subite aperas informo pri iuj eraroj okazintaj antaŭ dudek jaroj kaj oni ĵetas ĝin rekte vian vizaĝon!
    -Ĉu Rivarez malkovris iun personan sekreton de la enketanta oficiro?
    -Nu, kiel diri... Tiu malfeliĉulo ŝuldiĝis, kiam li servis kiel kavaleria oficiro kaj prunteprenis iom da mono el la regimenta fonduso...
    -Alivorte li ŝtelis ĉies monon, kiun oni fakte konfidis al li ?
    -Certe lia delikto ne estas bona, sed liaj amikoj baldaŭ pagis la tutan sumon kaj la afero vaste ne disfamiĝis. Li estas ano de bona familio kaj ekde tiam havas neniujn riproĉojn. Mi ne povas kompreni, de kie Rivarez eltiris tiun malnovan skandalon, kiun li anoncis dum la unua pridemandado, des pli, ke ĝin ankaŭ partoprenis suboficiro! Li deklaris ĝin, kvazaŭ li preĝis tiam! Memkompreneble tiu ĉi okazo estas konata preskaŭ al ĉiu en la urbo. Se via eminenco ĉeestu almenaŭ unu pridemandadon, tiam vi komprenu... Ne necesas, ke Rivarez sciu tion. Vi povus aŭskulti ĉion el...
    Montanelli turniĝis al la komandanto kaj ekrigardis lin kun tia esprimo, kiun oni antaŭe preskaŭ ne vidis.
    -Mi estas ekleziulo, - li diris, - sed ne polica agento, tial subaŭskultado ne estas mia profesio.
    -Mi... mi ne volis vin ofendi.
    -Mi opinias, ke nia plua diskutado rezultigos nenion pozitivan. Se vi sendos la arestiton en mian oficejon, mi havos interparoladon kun li.
    -Mi kuraĝas oponi, via eminenco, kun mia tuta respekto al vi. La viro estas perfekte nerebonigebla. Pli sendanĝera kaj pli saĝa estos unusola dekliniĝo de la litero de la leĝo ĉi-kaze por forigi lin, ol atendi novan lian malbonon. Post tio, kion vi eldiris, via eminenco, mi ne povas insisti pri mia propono, sed finfine mi respondecas al monsinjoro legato pri ordo en la urbo...
    -Kaj mi, - interrompis lin Montanelli, - respondecas al dio kaj papo pri tio, ke en mia eparĥio okazas neniu kontraŭleĝa ago. Se vi plu insistos, kolonelo, tiam mi uzu mian priveligion kiel kardinalo. Mi malpermesas okazigon de sekreta milita tribunalo en tiu ĉi urbo dum paca tempo. Mi akceptos la arestiton solan morgaŭ matene je la deka.
    -Kiel al via eminenco plaĉas, - malkontente, sed kun respekto la komandanto respondis kaj eliris grumblante: - laŭ obstino tiu ĉi paro egalas.
    Li al neniu diris pri rendevuo de Ojstro kaj la kardinalo ĝis la minuto, kiam necesis senkateni la arestiton kaj konduki lin en la palacon.
    -Tio jam sufiĉas, - diris li dum interparolado kun sia vundita nevo,  -  ke tiu ĉi  ido de azenino de Balamo [Balaam] traktas leĝojn. Ja nun povas okazi koluzio de soldatoj kun amikoj de Rivarez cele liberigi lin dum translokado.
    Kiam Ojstro firme gardita eniris ĉambron, kie Montanelli sidis ĉe tablo kovrita per paperoj, li tuj rememoris varman someran tagon, manuskriptojn kun predikoj, kiujn li same foliumis tiam. Fenestrokovriloj same estis duonfermitaj, kiel antaŭe, kaj ekstere sur strato fruktovendisto kriis: "Fragola!", "Fragola!"(3).
    Li kolere svingis la kapon, por ke hararo malkovru liajn okulojn kaj mienis rideton .
    Montanelli ekrigardis lin.
    -Vi povas atendi en la akceptejo, - diris li al gardistoj.
    -Mi pardonpetas, via eminenco, - komencis serĝento duonvoĉe kaj evidente nervoze, - sed la kolonelo opinias, ke la arestito estas tre danĝera, tial estus pli bone...
    Subita brilo aperis en okuloj de Montanelli.
    -Vi povas atendi en la akceptejo, - ripetis li trankvilvoĉe, kaj la timiĝinta serĝento salutante forlasis la ĉambron kune kun siaj soldatoj.
    -Bonvolu sidiĝi, - diris la kardinalo, kiam la pordo estis fermita.
    Ojstro obeis silente.
    -Sinjoro Rivarez, - komencis Montanelli post ioma paŭzo, - mi volus meti kelkajn demandojn al vi kaj estos tre dankema, se vi respondos ilin.
    Ojstro ekridetis. - Mia ĉefa o-o-okupo nun estas aŭskultado de d-d-demandoj.
    -Ĉu sen respondoj? Jes, min oni sciigis. Sed tiujn demandojn metis enketintaj oficiroj, kiuj volis uzi viajn respondojn kiel konviktaĵoj kontraŭ vi...
    -Ĉu demandoj de via eminenco?..
    Kaŝita deziro insulti sentis en tono de liaj eldiritaj vortoj. La kardinalo tuj tion komprenis, tamen lia mieno estis same serioza kaj favora.
     -Miaj demandoj kaj viaj eblaj respondoj restos inter ni.  Se ili koncernos viajn politikajn sekretojn, vi certe rajtas silenti.  Kvankam ni ne estas interkonataj unu al la alia, tamen mi esperas, ke vi estos afabla kaj ne rifuzos konversacii kun mi.
    -Mi estas en v-v-via dispono, via eminenco.
    Liaj eta klino de la kapo kaj konvena mieno forigus deziron de plua  konversacio de iu ajn.
    -Unue, oni vin akuzas pri transportado de pafilaro ĉi tien. Por kio vi ĝin enigis?
    -Por m-m-mortigi ratojn.
    -Tio ĉi estas terura respondo. Ĉu laŭ vi, homoj, kiuj kredas malsame, estas ratoj?
    -Iuj.
    Montanelli premiĝis al seĝodorso kaj streĉis la rigardon silente.
    -Kio estas sur via mano? - li demandis subite.
    Ojstro montris la maldekstran manon.
    -Spuroj de rataj dentoj.
    -Ekskuzu min, mi parolis pri la alia mano, sur kiu estas freŝa vundo.
    La tuta maldika dekstra mano estis vundita. Ojstro levis ĝin. La ŝvela manradiko havis sangoruĝajn  spurojn de kateno.
    -Vi vidas s-s-simplan bagatelon. Kiam mi estis arestata, dank` al via  eminenco, -  li denove iomete klinis la kapon,  - unu soldato piedpremis ĝin.
    Montanelli prenis lian manon kaj ekzamenis ĝin.
    -Tamen pasis jam tri semajnoj post tio. Kial ĝi tiel statas? - Li demandis. - Krome ĝi inflamis.
    -Eble p-p-premo de fero malutilis ĝin.
    La kardinalo kuntiris la brovojn.
    -Ĉu oni metis katenon sur la freŝan vundon?
    -Kompreneble, via eminenco. Nur freŝaj v-v-vundoj taŭgas por tio. La malnovaj ne estas uzeblaj, ĉar ili nur doloras, sed ne bruligas kiel fajro.
    Montanelli fikse ekrigardis lin denove kun demando en la okuloj, poste li ekstaris, elŝovis keston el tablo kun ĥirurgaj iloj.
    -Prenu al mi la manon.
    Ojstro obeis. Lia vizaĝo senmoviĝis kaj ŝajnis ŝtona. Montanelli desinfektis kaj pansis la vundon. Evidente samaj proceduroj estis por li kutimaj.
    -Mi interparolos kun la prizonestro pri kateno, - li diris. - Kaj nun mi volas meti alian demandon. Kion vi intencas fari plu?
    -Mia respondo estas s-s-simpla, via eminenco. Eskapi, se mi sukcesos, kaj morti, se mi fiaskos.
    -Kial "morti"?
    -Ĉar se la komandanto ne sukcesos pafmortigi min, tial mi estos k-k-kondamnita por galero, kio egalas morton.  Mia sano ne sufiĉas por toleri tion ĉi.
    Montanelli metis sian brakon sur la tablon kaj enpensiĝis. Ojstro ne ĝenis lin. Li premiĝis al seĝodorso, duonfermis la okulojn kaj ĝuis sian staton estante sen kateno.
    -Supozu ni, - Montanelli diris, - ke vi sukcesos eskapi. Kion vi faros tiam?
    -Mi jam d-d-diris al via eminenco: mortigi ratojn.
    -Vi mortigos ratojn... Sekve, se mi helpos al vi eskapi - supozu ni, ke mi havas necesan potencon por tio, - vi uzos vian liberecon por kontribui perforton kaj sangoverŝon, anstataŭ ilia prevento, ĉu ne?
    Ojstro ekrigardis la krucifikson pendantan sur muro.
    -"Ne pacon, sed glavon..." (19). Vi vidas, ke mi t-t-troviĝas en bona kompanio. Cetere mi preferas pistolojn.
    -Sinjoro Rivarez, - diris la kardinalo kun sama sinrego, - mi ne insultis vin, mi ne parolis malrespekte pri viaj konvinkoj kaj amikoj.  Ĉu mi rajtas atendi saman ĝentilecon de via flanko aŭ vi volas konvinki min pri tio, ke ateisto ne povas esti ĝentilhomo?
    -Aĥ, mi f-f-forgesis, ke via eminenco juĝas ĝentilecon kiel unu el plej altaj kristanaj virtoj. Mi rememoras vian predikon en Florenco, okaze de mia disputo kun via anonima defendanto.
    -Tio ĉi estas subjekto, pri kiu mi volus ĝuste nun demandi vin. Estu afabla kaj ekspliku al mi, kial mi tiel kolerigas vin? Se vi simple elektis min kiel taŭga celo, tiam tio estas unu flanko. Viaj metodoj de politika polemiko estas via propra afero kaj ni ne diskutu tion nun. Tamen el viaj pamfletoj oni povas konkludi, ke vi spertas personan malamikecon al mi. Tial mi volus scii, kio elvokis tian vian rilaton al mi? Ĉu eble mi mem iam kaŭzis ĝin?
    Iam kaŭzis ĝin! Ojstro premis per la pansita mano sian gorĝon.
    -Mi volus memorigi al via eminenco vortojn de Ŝekspiro [Shakespeare], - diris li kun kurta rido. -"Iuj homoj ne toleras ĉeeston de ordinara kato". Mia antipatio estas sacerdoto. Vido de sutano kaŭzas mian d-d-dentodoloron.
    -Ho, se estas  nur tio... - Montanelli indiferente gestis. - Bone, ataku min plu, sed ne eblas misformi faktojn. En via pamfleto vi deklaris, ke mi konas mian anoniman defendanton. Sed tio ĉi estas misaĵo! Mi ne akuzas vin pri mensogo, ĉar estas evidente, ke vi eraris. Nomon de tiu ĉi homo mi ne konas ĝis nun!
    Ojstro klinis sian kapon flanken, kvazaŭ inteligenta rubekolo, ekrigardis grave la kardinalon, poste ĵetis sin al seĝodorso kaj laŭte ekridegis:
    -Ho, s-s-sancta simplicitas [sankta simpleco]! Saman naivecon havis sole paŝtisto el Arkadio. Ĉu vi ne konjektis kaj ne rimarkis la bifidan hufon?
    Montanelli ekstaris:
    -Alivorte, sinjoro Rivarez, vi verkis artikolojn de ambaŭ nomoj kaj sekve kontestis vin mem, ĉu ne?
    -Tio estis honto, mi scias, - Ojstro respondis rigardante la kardinalon per siaj grandaj bluaj okuloj. - Tamen mi tiam tre ĝojis. Ja vi forglutis mian mistifikon facile, kvazaŭ ostron! Efektive tio ne estas aprobinda, sed tre amuza!
    Montanelli dentopremis sian lipon kaj residiĝis. Ankoraŭ komence de la konversacio li komprenis deziron de Ojstro lin nervozigi,  por ke li perdu sinregon. Ankaŭ nun iĝis klara kolero de la komandanto. Oni povas pardoni homon, kiu tri lastajn semajnojn po du horoj ĉiutage enketis Ojstron, pro lia okaza sakraĵo.
    -Ĉesigu ni tiun ĉi subjekton, - kviete diris Montanelli. - Ĉefe mi volis vin vidi jen por kio: kiel kardinalo mi rajtas voĉdoni, kiam oni kondamnos vin. Mi uzos mian privilegion nur por tio, ke forigi tro krudajn punrimedojn al vi. Tial mi volas scii viajn pretendojn. Koncerne de kateno, la demando estos aranĝita. Kontraŭ kio vi ankoraŭ volas protesti?  Ankaŭ mi rajtas pli detale ekkoni vin mem, antaŭ mia voĉdono.
    -Mi pri nenio plendas, via eminenco. A la guerre comme a la guerre (20). Mi ne estas lernanto, tial mi ne atendas, ke la r-r-registaro karesos mian kapon pro enigo de pafilaro en ĝian teritorion. Evidente ĝi ne indulgos min. Kio koncernas min mem, do vi jam elaŭskultis mian romantikan konfeson. Ĉu tio ne sufiĉas kaj vi volas, ke mi ripetu ĝin?  
    -Mi vin ne komprenas, - fride diris Montanelli, prenis de sur la tablo krajonon kaj komencis ĉifi ĝin inter siaj fingroj.
    -Ĉu via eminenco ne forgesis ankoraŭ oldan pilgrimulon Diegon? - Li subite ŝanĝis sian voĉon kaj eklamentis kiel Diego: " Mi estas mizera pekulo..."
    La krajono rompiĝis en mano de Montanelli.
    -Nu, tio ĉi estas troa! - li diris.
    Ojstro fleksis la kapon malantaŭen, mallaŭte ekridis kaj komencis observi la kardinalon paŝantan silente en la ĉambro.
    -Sinjoro Rivarez, - Montanelli haltis antaŭ li, - vi agis tiel, kiel neniu homo naskita de virino agas rilate al plej malbona malamiko. Vi sukcesis ekscii mian privatan malĝojon kaj faris el tio ludilon kaj mokon por si el suferoj de la alia homo. Mi ankoraŭfoje petas vin diri: ĉu mi okazigis iun malbonon por vi? Se ne, do kial vi tiel malkompate ŝercis kun mi?
    Ojstro premiĝis al seĝodorso kaj ekridetis fride, mistere kaj nepenetreble.
    -Tio a-a-amuzis min, via eminenco, vi prenis miajn vortojn tre proksime al via koro. Kaj tio memorigis al mi la vagantan varieteon...
    Lipoj de Montanelli blankiĝis, li turniĝis kaj eksonorigis tintilon.
    -Vi povas forkonduki la arestiton - diris li al veninta konvojo.
    Kiam ili forlasis la ĉambron, li sidiĝis ĉe la tablo tremante pro malkutima sento de indigno kaj komencis foliumi raportojn de paroĥaj pastroj, sed baldaŭ demetis ilin, kliniĝis al la tablo kaj kovris la vizaĝon permane. Ojstro kvazaŭ restigis en la ĉambro sian timigan ombron. Tial Montanelli timis malkovri la vizaĝon, por ke ĝi ne aperu antaŭ li. Li sciis, ke la ĉambro estas malplena kaj lian nunan staton okazigas neŭropatio, sed li plu tremis pro pseŭda ĉeesto de la fantomo... kun la vundita brako, kruda rideto sur la lipoj, la misteraj okuloj, en kiuj vidiĝas profunda mara akvo...
    Li deskuis sian imagon kaj pluigis laboron. Dum la tuta tago li estis multe okupita, tial rememoroj ne suferigis lin. Tamen, kiam li estis eniranta la dormoĉambron, li haltis ĉe la pordo. Ĉu li sonĝos la fantomon?  Li tuj rekonsciiĝis kaj genufleksis antaŭ la krucifikso por preĝi. Sed tiun nokton li ne sukcesis ekdormi.

Hosted by uCoz