Ĉapitro 2

    -Katjo, ĉu sinjorino Bolo estas hejme?
    -Jes, sinjoro, ŝi vestiĝas. Bonvolu veni gastoĉambron, ŝi baldaŭ aliros.
    Katjo amikece bonvenigis la vizitanton kiel origina devonŝira knabino. Martini estis ŝia favorito. Li parolis angle kiel fremdulo certe, sed sufiĉe flue; li ne kutimis ĝismatene diskuti pri politiko, kiel ceteraj gastoj neatentantaj lacecon de la mastrino. Ĉefe Martini alveturis Devonŝiron por helpi al sinjorino Bolo dum malfacila tempo, kiam mortis ŝia bebo kaj estis mortanta ŝia edzo. De tiam tiu ĉi grandampleksa, plumpa kaj silentema viro iĝis por Katjo ano de la familio samkiel nigra, maldiligenta kato Paŝto [Pasht], kiu nun oportune kuŝis sur liaj genuoj. La kato ankaŭ favoris al Martini, ĉar la gasto ne surtretis ĝian voston, ne ĵetis tabakan fumon en okulojn, kion faris la aliaj, permesis troviĝi sur liaj genuoj kaj ronroni, dum manĝado li ĉiam rememoris, ke katoj preferas ne nur vidi, kiel homoj manĝas fiŝon, sed ili same ĝin ŝatas vori. Amikeco inter ili aperis antaŭ longa tempo. Kiam Paŝto estis ankoraŭ katido, Martini patronis ĝin kaj transportis ĝin el Anglio en Italion, ĉar tiam la mastrino estis malsana kaj do ne zorgis pri ĝi. Poste la kato spertis multajn okazojn por konvinkiĝi, ke la plumpa, simila al urso viro estas ĝia fidela amiko.
    -Kiel komforte vi ambaŭ aranĝis sin! - diris Gemo venante la ĉambron. - Oni povas opinii, ke vi sidas tiel la tutan vesperon!
    Martini zorgeme demetis la katon de siaj genuoj.
    -Mi venis iomete pli frue, - diris li, - esperante, ke vi proponos al mi taseton da teo, antaŭ nia foriro. Ĉe Grassini ŝajne estos multaj gastoj kaj nesufiĉa vespermanĝo, kiel en ceteraj mondumaj domoj.
    -Jen kio! - ridetante diris Gemo. - Vi havas saman pikan langon kiel Galli. Kompatinda Grassini havas multajn ŝarĝojn, sekve ne necesas aldoni al li ankoraŭ unu respondeco pro tio, ke lia edzino estas mallerta dommastrino. Nu, kio koncernas nian teon, do ĝi estos baldaŭ preta. Katjo speciale por vi bakis devonŝiran kekson.
    -Katjo havas bonan animon, ĉu vere, Paŝto? Cetere, tio rilatas ankaŭ al vi, Gemo, ĉar mi timis, ke vi forgesos mian peton kaj vestos malsaman robon.
    -Mi ja tion promesis al vi, kvankam hodiaŭ dum tia varmeta tago, ĝi ne tute taŭgas.
    -En Fiesolo nun estas pli malvarme. La robo el blanka kaŝmiro tre beligas vin. Mi alportis florojn por ĝi.
    -Kiaj belaj rozoj! Ili estas mirindaj! Tamen necesas meti ilin en akvujon, ĉar mi ne ŝatas alpingli florojn al roboj.
    -Nu, tio estas unu el viaj superstiĉoj!
    -Ne, tute ne. Simple mi pensas, ke ili malgajos, kiam ili estos trapasantaj la vesperon kune kun tia enua persono, kiel mi.
    -Ho ve! Ni ĉiuj estos devigitaj enui tie. Mi nun supozas, kiaj netolereble tedaj diskutoj tie okazos!
    -Kial?
    -Parte pro tio, ke ĉio, kion tuŝis Grassini, iĝas same teda, kiel li mem.
    -Ne taŭgas esti maliceĝoja rilate al la homo, kiu gastigis vin.
    -Vi pravas, kiel ĉiam, madono. Nu, tiam mi supozas, ke tie estos enue pro foresto de interesaj personoj.
    -Kial?
    -Mi ne scias. Iuj estas ekster la urbo, iuj malsanas, aŭ... Alvenos, certe, du aŭ tri ambasadoroj, kelkaj kleraj germanoj kaj rusaj princoj, nepriskribebla amaso de turistoj, iuj reprezentantoj de literatura klubo kaj kelkaj francaj oficiroj. Plu neniu venos, escepte de nova satirikisto, certe. Li estos ĉefa logaĵo de la kunveno.
    -Nova satirikisto? Kiu? Rivarez? Sed mi pensis, ke Grassini tute ne favoras al li.
    -Jes, tio estas vero. Tamen, se pri la homo oni multe parolas, do Grassini nepre okazigos la unuan aperon de nova leono en sia domo. Estu certa, ke Rivarez nenion scias pri malfavoro de Grassini rilate al li. Cetere li povus tion supozi, ĉar li estas viro inteligenta.
    -Mi ĝis nun ne sciis, ke li jam alveturis!
    -Tio okazis hieraŭ... Kaj jen teo. Bonvolu sidi, mi servos al vi.
    Nenie Martini fartis tiel bone, kiel en tiu ĉi malgranda studio. Amikeco de Gemo, kiu eĉ ne konsciis, kiel ŝi ĉarmas lin, ŝiaj sincereco kaj simpla kamaradeco lumigis agrable lian malfacilan vivon. Ĉiufoje, kiam li malĝojis, li venis ĉi tien vespere, sidis silente kaj rigardis ŝiajn brodadon aŭ elverŝadon de teo. Gemo ne demandis lin pri problemoj kaj ne kompatis. Tamen li foriris ĉiam kvieta kaj vigligita sentante, ke li kapablas fruktodone labori du sekvajn semajnojn. Ŝi ne sciis, ke havas raran talenton konsoli, ke nur rezoluta firmeco de ŝia menso savis lin de plena despero, kiam antaŭ du jaroj estis perfide kaptitaj kaj pafmortigitaj kiel lupoj liaj plej intimaj kamaradoj en Kalabrujo.
    Dimanĉajn matenojn li iufoje alvenis "interparoli pri aferoj", t.e. pri praktika agado de Mazzini partio, al kiu ambaŭ apartenis. Tiam Gemo tute ŝanĝiĝis: ŝi estis sagaca, malvarmsanga, logika, perfekte akurata kaj neŭtrala. Tiuj, kiuj konis Gemon nur laŭ partia laboro, rigardis ŝin sperta kaj disciplinema kamaradino, tute digna konfidon, kuraĝa kaj valora partianino, sed vidis neniun individuecon en ŝia vivo. "Ŝi estas denaska konspirantino, kies valoro egalas valoron de dekduo de ni,  sed plu diri pri ŝi oni povas nenion" - rezonis Galli. Sino de "madono Gemo", kiun bone konis Martini, estis fermita por la ceteraj.
    -Do, kio estas via nova satirikisto? - demandis ŝi  malfermante telerŝrankon kaj rigardante trans la ŝultro en Martini. - Bonvolu preni, Cezaro, hordean sukeron kaj konfititajn fruktojn. Interalie, kial revoluciuloj tial ŝatas dolĉaĵojn?
    -Aliaj homoj ankaŭ ilin ŝatas, sed ne preferas paroli pri tio... La nova satirikisto?  Li estas tipa virina idolo, sed al vi, certe, li ne plaĉos. Li similas profesian  spritulon, kiu migras tra la mondo kune kun ĉarma dancistino.
    -Ĉu dancistino estas reala, aŭ vi ŝin elpensis, ĉar vi nun estas moroza kaj provas imiti?
    -Dio defendu min! La dancistino estas tute reala kaj plaĉas al tiuj, kiuj preferas ami tre nigraharajn brunulinojn. Persone mi havas malsamajn gustojn. Rikardo parolas, ke ŝi estas hungara ciganino. Rivarez elveturigis ŝin el iu provinca teatro en Galicio. Ŝajne Ojstro estas tute senskrupula homo, ĉar li prezentis ŝin en la mondumo, kvazaŭ ŝi estas lia maljuna onklino.
    -Bone, tia honesto estas aprobinda. Ja aliajn homojn kaj hejmojn ŝi ne konas.
    -Ene de la mondumo oni rigardas samajn  prezentojn iom alie kaj tute ne tiel, kiel vi, kara madono. Mi dubas, ke iu ĝojas pro konatiĝo kun ies amatino.
    -De kie oni scias, ke ŝi estas lia amatino? Ja ne eblas, ke li mem tion informis!
    -Tio ĉi vidiĝas senvorte kaj vi povos konvinkiĝi tuj post renkonto kun ŝi. Tamen mi supozas, ke eĉ Rivarez ne kuraĝos enigi ŝin en domon de Grassini.
    -Oni verŝajne ne ricevus ŝin. Sinjorino Grassini ne aprobas rompojn de etiketo. Tamen min interesas sinjoro Rivarez mem, sed ne lia persona vivo. Fabrizi diris al mi, ke al li oni skribis kaj li konsentis alveni por komenci kampanjon kontraŭ jezuitoj. Mi nenion plu aŭdis pri li. La pasintan semajnon mi havis multe da laboro.
    -Mi preskaŭ nenion povas aldoni al tio, kion vi jam scias. Mi timis malfacilaĵojn koncerne de lia salajro, sed li ŝajne estas preta labori senpage.
    -Ĉu li bonstatas?
    -Probable jes. Kvankam tio ĉi aspektas strange. Ĉu vi rememoras, kiel li velkis, kiam lin trovis ekspedicio de Duprez? Oni diras, ke li posedas kvotojn de minejoj en Brazilo kaj krome li tre sukcesis kiel felietonisto en Parizo, Vieno kaj Londono. Li mastras almenaŭ kvin-ses lingvojn, do lia nuna troviĝado ĉi tie ne estos obstaklo por lia kunlaboro kun eksterlandaj ĵurnaloj. Mallaŭdo de jezuitoj ne deprenos tutan lian tempon.
    -Tio ĉi estas vero, certe. Tamen tempas eliri, Cezaro. Jes, mi alpinglos la rozojn. Atendu minuton.
    Ŝi forlasis la ĉambron kaj baldaŭ revenis kun la alpinglitaj rozoj kaj nigra hispana mantilo. Martini pririgardis ŝin kiel pentristo kaj diris: -Vi estas reala reĝino, mia madono, granda kaj saĝa reĝino la Ŝeba [Sheba].
    -Tiu ĉi komparo ne plaĉas al mi - replikis Gemo ridetante. - Se vi scius, ke mi multfoje penis aspekti kiel tipa damo de la mondumo! Ja ne eblas por la konspirantino simili reĝinon la Ŝeba. Tio ĉi estas sentaŭga rimedo por esti libera de spionoj.
    -Tutegale ĉiuj viaj penoj ne igos vin simila iun moduman filistrinon. Sed tio ĉi ne gravas. Vi estas tiom bela, ke spionoj vidontaj vin, ne kapablos eltrovi viajn opiniojn. Do vi ne bezonos afekti kaj kaŝi sin post via ventumilo simile al sinjorino Grassini.
    -Sufiĉe, Martini, lasu tiun ĉi veindan virinon en paco! Prenu iom da hordea sukero por dolĉigi vian inciton... Ĉu vi estas preta? Tiam startu ni.
    Martini estis prava, kiam li supozis, ke kunveno okazos multehoma kaj enua. Literaturistoj ĝentile konversaciis pri bagateloj kaj efektive enuis, samtempe nepriskribebla amaso de turistoj kaj rusaj princoj translokiĝis el unu ĉambro en la alian kaj ĉie demandis pri ĉeestantaj eminentuloj, penante konduti intelekte.
Grassini gastigis alvenintojn per ĝentila maniero, kiu estis polurita samkiel liaj botoj. Sed kiam li ekvidis Gemon, lia malvarma vizaĝo vigliĝis. Ĝenerale Grassini ne ŝatis Gemon kaj eĉ en animoprofundo li iomete timis ŝin, tamen li bone komprenis, ke sen tiu ĉi virino lia nuna kunveno perdus plej gravan agrablecon.
    Li bonstatis kaj atingis altan postenon laŭ sia profesio, tial kiel riĉulo kaj fame konata persono li celis fari sian domon centro de intelekta kaj liberala societo. Kun malĝojo li konsciis, ke modestaspekta virineto, al kiu li senpripense edziĝis junece, ne taŭgas por esti mastrino de la granda literatura salono. Post kiam li admonis Gemon viziti lian domon, li estis certa, ke la kunveno sukcesos. Kvietaj kaj graciaj manieroj de tiu ĉi virino alportis senafektecon en la societon kaj ŝia partopreno likvidis ioman spektron de vulgareco, kiu, laŭ lia imago, frekventis la domon.
    Sinjorino Grassini salutis Gemon tre afable: - Kia hodiaŭ vi estas fascina! - laŭte traflustris ŝi kaj kritike ĉirkaŭrigardis la blankan kaŝmiran robon. Ŝi malamis sian gastinon ĝuste pro tio, kio plaĉis en Gemo al sinjoro Martini: pro kvieta firmeco de ŝia karaktero, pro graveco, sincereco, ekvilibreco de ŝia saĝo kaj eĉ pro ŝia mieno. Kiam sinjorino Grassini malamis alian virinon, do ŝi aspektis tiam tre komplimentema. Tamen Gemo bone sciis valoron de tiuj afablaj vortoj kaj komplimentoj, tial ŝi neniel atentis ilin. Tiuj "vizitoj en la mondumon" estis por ŝi teda kaj malagrabla tasko, kiun devas konscie plenumi ĉiu konspiranto, por preventi atenton de spionoj. Laŭ ŝia opinio, ŝia tasko estis same malfacila, kiel laboro de ĉifristo, tial, por konservi reputacion de la monduma virino,  ŝi studis modajn revuojn same skrupule, kiel ŝlosilojn de ŝiaj ĉifroj.
    Melankoliaj literaturaj leonoj iom vigliĝis, kiam aŭdiĝis nomo de Gemo. Ŝi estis populara en ties medio kaj radikalaj ĵurnalistoj tuj ekmoviĝis en ŝian flankon. Sed Gemo estis tre sperta konspirantino, por permesi al tiuj monopoligi ŝin. Por renkontoj kun radikaloj estas alia tempo, tial ŝi ridetante rimarkigis al ili, ke ne necesas perdi tempon pro ŝi kaj pli bone intervjui turistojn, kiuj amase alvenis ĉi tien. Ŝi mem komencis konversacii kun membro de la angla parlamento, kies simpatio estis tre grava por la respublika partio. Li estis fame konata financisto, tial komence Gemo demandis lin pri teknika detalo koncerne al la aŭstra valuto kaj poste lerte turnis subjekton de interparolo al stato de la Lombardo-Venecia enspezo. La anglo, kiu preferis konversacii pri bagateloj, nun ektimis rigardante strabe Gemon, ke li trafis ungegojn de "blua ŝtrumpo" [pedantino]. Tamen, kiam li konvinkiĝis, ke interparoli kun tiu ĉi virino estas same agrable, kiel vidi ŝin, li iĝis obeema kaj komencis tre detale ekspliki la demandon, kvazaŭ antaŭ li estis Meterniĥo (8) mem. Tiutempe Grassini alkondukis al Gemo francon, kiu deziris informiĝi de sinjorino Bolo pri historio de "Juna Italio". La konfuzita membro de la parlamento konvinkiĝis, ke Italio efektive havas pli multe da kaŭzoj por malkontento, ol li supozis.
    Malfrue vespere Gemo nerimarkeble lasis la gastoĉambron kaj venis terason; ŝi volis sole sidi apud altaj kamelioj kaj oleandroj. Pro premita aero kaj senfina homa trafiko ŝi havis kapdoloron.
    Fine de la teraso en grandaj tinoj, kiujn kaŝis bordero el lilioj kaj aliaj florantaj plantoj, staris palmoj kaj altaj filikoj. Ili kune faris densan ekranon, post kiu troviĝis malplena anguleto prezentanta belegan panoramon de la valo. Branĉoj de granatujo kun pluraj floroj pendis super mallarĝa pasejo inter plantoj.
    En tiun ĉi anguleton Gemo rifuĝis esperante, ke neniu el gastoj trovos ŝin. Ŝi volis ripozi en silento kaj soleco por forigi kapdoloron. Nokto estis varmeta kaj kvieta, sed post ĉambra sufoko, ekstera aero ŝajnis al ŝi iom malvarma, tial ŝi kovris sian kapon per la mantilo.
    Baldaŭ sonoj de ies paŝoj kaj voĉoj igis ŝin rekonsciiĝi de duondormado, kiu komencis regi ŝin. Ŝi deflankiĝis en mallumon por resti nevidebla en silento ankoraŭ kelkajn minutojn, antaŭ reveno en novan babiladon. Tamen paŝoj paŭzis ĝuste antaŭ densa ekrano de plantoj, kio tre ĉagrenis ŝin. Komence ion diris sinjorino Grassini per strida voĉo. Poste aperis vira voĉo, mola kaj muzika, sed ĝia stranga maniero etendi vortojn estis iomete malagrabla por aŭskultado. Supozeble ĝi estis simpla afektado aŭ rezulto de penado cele maski parolan difekton. Tiel aŭ aliel ĝi sonis malplezure.
    -Anglino, - ĉu tiel vi diris? - demandis la voĉo. - Sed ŝia familia nomo Bolo estas ja itala.
    -Jes. Ŝi estas vidvino de malfeliĉa Ĝiovano Bolo mortinta en Anglio antaŭ kvar jaroj, ĉu vi tion rememoras? Aĥ, mi forgesis, ke vi preferas vagan vivmanieron, tial ne eblas postuli, ke vi konu ĉiujn suferantojn de nia malfeliĉa patrujo. Ili abundas!
    Sinjorino Grassini suspiris. Ŝi ĉiam interparolis kun fremduloj tiustile. Rolo de patriotino dolorplena pri suferoj de Italio formis efektan kombinon kun ŝiaj pensionataj manieroj kaj malkontenta grimaco.
    -Mortinta en Anglio... - ripetis la vira voĉo. - Ĉu li estis rifuĝinto? Mi iam aŭdis tiun ĉi nomon. Ĉu li konektis kun "Juna Italio" dum ĝiaj fruaj tagoj?
    -Jes. Li estis arestita kune kun ceteraj junaj malfeliĉuloj en 1833. Ĉu vi rememoras tion? Lin oni ellasis post kelkaj monatoj. Tamen post du aŭ tri jaroj aperis ordono pri lia nova aresto kaj li rifuĝis en Anglion. De tie venis onidiro, ke li edziĝis. Okazis tre romantika historio, ja malfeliĉa Bolo ĉiam estis romantikulo.
    -Vi diris, ke li mortis en Anglio, ĉu ne?
    -Jes, pro ftizo. Li ne eltenis teruran anglan klimaton. Antaŭ lia morto pro skarlato ankaŭ mortis ilia sola infano. Tre triste, ĉu ne? Ni ĉiuj tre amas karan Gemon! Efektive ŝi estas iomete pruda, kiel ceteraj anglinoj. Tamen post multaj afliktoj vole-nevole ĉiu iĝos tia melankolia kaj...
    Gemo stariĝis kaj disigis branĉojn de la granatujo. Aŭskulti dialogon de gefremduloj pri ŝiaj privataj aferoj ŝi ne povis, tial ŝi forlasis mallumon kaj malkontente venis la lumigitan lokon.
    -Aĥ, jen ŝi estas! - ekkriis la gastigantino kvazaŭ nenio okazis. - Gemo, karega, via foresto perpleksigis min! Sinjoro Felico Rivarez volas konatiĝi kun vi.  
    "Do, tiu ĉi viro estas Ojstro!" - pensis Gemo kaj ĉirkaŭrigardis lin scivoleme. Rivarez ĝentile riverencis al ŝi kaj ĵetis rigardon, kiu ŝajnis penetrema kaj eĉ aroganta.
    -Vi eltrovis b-b-belegan anguleton, - diris li balbutante kaj montris la densan verdan ekranon. - De ĉi tie vidiĝas ĉ-ĉ-ĉarma panoramo!
    -Jes. La loko efektive estas bela. Mi venis ĉi tien por freŝa aero.
    -Tiun admirindan nokton troviĝado en sufokaj ĉambroj estas simpla peko, - diris la dommastrino kaj levis siajn okulojn al steloj. (Ŝi havis belajn okulharojn kaj ŝi ŝatis prezenti ilin.) - Vidu, sinjoro! Ĉu ne estas belega nia amata Italio? Se ĝi estus libera! La lando sklava kun senkompareblaj floroj kaj ĉielo!
    -Kaj kun tiuj patriotinoj! - tramurmuris Ojstro mole.
    Kun tremo Gemo ekrigardis lin, ĉar lia arogaĵo estis tre videbla. Sed ŝi ne konsideris apetiton de sinjorino Grassini por komplimentoj, ĉar la kompatinda virino nenion ironian rimarkis kaj nur suspiris: - Aĥ, sinjoro, povoj de virino ne estas abundaj! Tamen eble iam mi sukcesos pruvi, ke mi rajtas nomi min italino... Kaj nun mi devas plu mastrumi la domon. La franca ambasadoro petis min konatigi lian zorgatinon kun ĉiuj eminentuloj ĉeestantaj. Vi ankaŭ devas prezentiĝi al ŝi. Ŝi estas tre fascina fraŭlino. Gemo, karega, mi alkondukis sinjoron Rivarez ĉi tien por montri al li belan panoramon de la valo. Mi restigas lin por via prizorgo. Mi esperas, ke vi protektos kaj prezentos lin al ĉiuj... Kaj jen venis la rava rusa princo! Ĉu vi jam renkontis kun li? Oni diras, ke li estas favorito de imperiestro Nikolao. Li estas garnizona komandanto de iu pollanda urbo, kies nomon neniu povas facile prononci. Quelle nuit magnifique! N'est-ce pas, mon prince? [Kia superba nokto! Ĉu ne, mia princo?]
    Ŝi elpapiliumis pepante al viro kun bova kolo, peza mentono kaj multaj ordenoj sur uniformo. Baldaŭ ŝiaj lamentaj replikoj pri "notre malheureuse patrie" [nia malfeliĉa patrujo] kun ceteraj franclingvaj enmetaĵoj "charmant" [ĉarma] kaj "mon prince" [mia princo] malaperis fore.
    Gemo silente staris sub la granatujo. Ŝi koleris kontraŭ arogaĵo de Ojstro kaj ŝi eĉ kompatis la malgrandan stultetan virinon. Li rigardis la malproksimiĝantajn figurojn kun tia malaproba mieno, kiu tre kolerigis Gemon, ja estis malnoble moki pri tiu ĉi veinda ulino.
    -Tie iras itala kaj rusa patriotismoj, - diris Ojstro kaj ridetante turniĝis al ŝi. - Iras ili brako en brako, tre kontentaj ambaŭ! Kiun vi preferas?
    Gemo kuntiris la brovojn kaj nenion diris.
    -Certe, tio ĉi estas p-p-persona gusto, - daŭrigis Rivarez, - sed laŭ mi, la rusa speco de patriotismo estas pli bona, ĉar ĝi estas pli perfekta! Se Rusio fidus florojn kaj ĉielojn anstataŭ pulvo kaj kanonoj, ĉu longatempe tiu "mon prince" detenus sian p-p-polan fortreson?
    -Mi pensas, - diris Gemo malvarme, - ĉiu povas eldiri sian vidpunkton, sed sen moko pri la dommastrino, kiu gastigas nin!
    -Aĥ, jes! Mi f-f-forgesis gastamajn obligaciojn, kiujn oni tre aprezas ĉi tie en Italio. Mirinde estas gastemaj tiuj italoj! Mi estas certa, ke aŭstroj ankaŭ tion trovas. Ĉu vi volas eksidi?
    Lametante li alportis seĝon por Gemo kaj stariĝis vidalvide de ŝi apoginte sin sur balustradon. Lumo el la fenestro falis rekte lian vizaĝon kaj ŝi povis ĉirkaŭrigardi ĝin detale.
    Gemo seniluziiĝis. Ŝi supozis ekvidi se ne tro agrablan vizaĝon, do almenaŭ rimarkindan kaj potencoplenan. Tamen antaŭ ĉio estis okulfrapantaj liaj emoj al dandado kaj preskaŭ nekaŝita orgojlo.
    Li estis brunhaŭta kiel mulato kaj, malgraŭ lameco,  movlerta kiel kato. Tuta lia eksteraĵo similis panteron. Frunton kaj maldekstran vangon malbeligis longa kurba cikatro, kiun verŝajne restigis sabrobato. Gemo rimarkis, ke dum balbutado lian maldekstran flankon de vizaĝo nervozigis tiko. Sen tiuj ĉi mankoj li ĝenerale estis bela, tamen la vizaĝo havis nenian amindecon.
    Ojstro daŭrigis interparoladon per sia mola,  maldiktona voĉo, kvazaŭ ronronante. "Same parolus pantero, se ĝi kapablus kaj havus bonhumoron", - ekpensis Gemo, kies agaco kreskis plu kaj plu.
    -Mi aŭdis, - rediris li, - ke vi interesiĝas pri radikala gazetaro kaj mem verkas artikolojn por ĝi.
    -Mi verkas malofte, ĉar mi havas nesufiĉan tempon.
    -Aĥ, certe! Sinjorino Grassini sciigis min, ke vi estas okupita pri aliaj gravaj aferoj.
    Gemo kuntiris la brovojn. Probable la babilulino pro sia stulteco eldiris ion troan al tiu ĉi nefidinda homo, kiu nun entute ne plaĉis al ŝi.
    -Mi efektive preskaŭ ne havas libertempon, sed sinjorino Grassini supertaksas signifon de mia laboro, - seke respondis Gemo. - Ĉiuj aferoj ĉefe estas trivialaj.
    -Do, estus tre malbone, se ni ĉiuj okupiĝus nur pri funebrado de Italio. Al mi ŝajnas, ke societo de niaj gegastigantoj faras ĉiun alveninton frivola por lia memdefendo. Aĥ, jes! Mi scias, kion vi volas diri. Vi estas perfekte prava, sed ili ambaŭ kun ties patriotismo estas efektive amuzaj! Ĉu vi volas reveni la ĉambron? Kial? Ja ĉi tie estas tiel bone!
    -Ne, mi foriros. Aĥ, mia mantilo... Dankon.
    Rivarez levis la mantilon kaj ekrigardis Gemon per okuloj bluaj, kiel miozotoj ĉeriveraj.
    -Mi scias, ke vi ofendiĝis pro mia moko pri tiu ĉi kolorigita pupo, - diris li pente. - Ĉi iu povas ne moki ŝin?
    -Se vi min demandas, do jenon mi diras: Laŭ mi estas malnoble kaj... malhoneste moki mensajn kapablojn de la homo. Tio ĉi egalas mokon pri kriplulo aŭ...
    Li subite enspiris kaj retiriĝis de Gemo. Li ankaŭ ekrigardis siajn laman kruron kaj kripligitan brakon. Sed baldaŭ li rekonsciiĝis kaj ekridegis: -Via komparo ne estas tre justa, sinjorino: ni, kripluloj, ne fanfaronas pri siaj misformoj, kiel tiu ĉi virino fanfaronas pri sia stulteco, kaj agnoskas, ke korpaj breĉoj estas tute ne pli bonaj ol la samaj moralaj... Ĉi tie estas ŝtupeto - apogu sin sur mia brako.
    Gemo silente iris apud li; lia neatendita sentivo tute konfuzis ŝin.
    Post kiam Rivarez disfaldis pordojn de la halo, ŝi tuj komprenis, ke io okazis tie dum ilia foresto. Mienoj de viroj esprimis indignon kaj konsternon; virinoj grupiĝis ĉe pordoj kaj aspektis senafekte, kvankam ties vangoj estis tro ruĝaj. La mastro ofte demetis kaj surmetis siajn okulvitrojn, vane penante kaŝi sian koleregon, turistoj ankaŭ amasiĝis kaj ĵetis scivolemajn rigardojn en malan angulon de la halo. Evidente tie okazas io, kio al iuj ŝajnis amuza kaj al la ceteraj - insulta. Sole sinjorino Grassini nenion rimarkis. Kokete svingante sian ventumilon ŝi babilis kun sekretario de la nederlanda ambasado, kiu aŭskultis ŝin ridetante.
    Gemo haltis ĉe la pordo kaj ekrigardis sian kuniranton, kvazaŭ demandante lin: ĉu li kaptis ĝeneralan konfuzon? Ojstro translokis siajn okulojn de la beata dommastrino al sofo staranta fine de la ĉambrego kaj lian vizaĝon tuj plenigis malica triumfo.
    Gemo konjektis, ke li alvenis ĉi tien kune kun sia amatino, kiun li prezentis aliel al sinjorino Grassini.
    La ciganino sidis apoginte sin sur dorso de sofo. Ŝin ĉirkaŭigis junuloj kaj infanteriaj oficiroj, kiuj amindumis kun ŝi, ne kaŝante ironiajn ridetojn. Orienta brilo de ŝia luksa sukcena-skarlata robo kaj abundo de ornamaĵoj multe kontrastis kun ceteraj ĉeestantoj de tiu ĉi florenca literatura salono, kvazaŭ iu tropika birdo eniĝis aron de sturnoj kaj paseroj. La virino mem fartis malkomforte kaj rigardis aliajn virinojn, kiuj estis ŝokitaj pro ŝia alveno, per malestima-minaca grimaco. Ekvidinte Ojstron, kiu trapasis kune kun Gemo la halon, ŝi desaltis de la sofo, proksimiĝis al li kaj ekparolis en la malkorekta franca lingvo.
    -Sinjoro Rivarez, mi serĉis vin ĉie! Grafo Saltikov demandas, ĉu vi povas viziti lian vilaon morgaŭ vespere? Tie okazos dancoj.
    -Mi tre bedaŭras, sed mi ne venos. Des pli, ke mi ne kapablas danci... Sinjorino Bolo, permesu al mi prezenti fraŭlinon Ziton Reni.
    La ciganino defiante ĉirkaŭrigardis Gemon kaj seke riverencis. Martini diris veron: ŝi estis sendube bela, sed ŝia beleco estis ia kruda, senanima. Ŝia harmonia kaj libera moviĝado estis plaĉa por okuloj, tamen ŝiaj  malalta frunto kaj maldikaj nazotruoj havis kvazaŭ rabajn trajtojn. Renkonto kun la ciganino pliigis konfuzon, kiun   Gemo sentis ĝis nun kun Ojstro, tial, kiam la gastiganto ekpetis ŝin helpi al li distri turistojn, ŝi tuj konsentis kun ĝojo.

                                                                                                              * * *

    -Do, madono, kion vi povas diri pri Ojstro? - demandis Gemon Martini, kiam ili estis revenantaj nokte en Florencon. - Kiel li aŭdacis erarigi kompatindan sinjorinon Grassini?
    -Ĉu vi parolas pri la dancistino?
    -Jes, memkompreneble! Li konvinkis sinjorinon Grassini, ke la fraŭlino baldaŭ iĝos leonino de la sezono, tial ŝi estis preta fari ĉion por eminentulino.
    -Mi opinias, ke tiu ĉi evento ne honoras lin. Krome li enigis geedzojn Grassini en falsan pozicion kaj estis senindulga rilate al la fraŭlino mem. Mi estas certa, ke ŝi fartis tie malkomforte.
    -Ĉu vi, ŝajne, interparolis kun li? Kiel li impresis vin?
    -Vi devas scii, Cezaro, ke mi konstante strebis kiel eble baldaŭ lasi lin! Unuafoje en mia vivo mi trafas tiun lacigan konversacianton. Post dek minutoj de nia interparolado aperis malagrabla bruo en miaj tempioj. Li similas turbulentan demonon!
    -Mi supozis, ke li ne plaĉos al vi. Tiu ĉi viro estas glita, kiel angilo. Mi ne konfidas lin.



Hosted by uCoz