LA DUA PARTO

 

                                                                                                Ĉapitro 1

PASIS DEK TRI JAROJ

 

   Unu julian vesperon de 1846 en Florenco, en domo de profesoro Fabrizi kunvenis kelkaj konatoj por diskuti planon de estonta politika agado. Iuj estis anoj de Madzini partio, kies celo estis demokratia respubliko kaj unuigita Italio. La aliaj estis adeptoj de konstitucia monarkio kaj liberaluloj de variaj nuancoj. Tamen unu vidpunkto estis tie ĉies - malkontento pri cenzuro en Toskanujo. Profesoro Fabrizi kunvenigis ĉiujn esperante, ke almenaŭ tiun ĉi subjekton reprezentantoj de la skismaj partioj diskutos sen kverelo.
    Pasis nur du semajnoj post proklamo de fama amnestio por politikaj deliktuloj en Papa ŝtato, kiun aperigis nova papo Piuso la Naŭa dum sia inaŭguro, sed ondo de liberala entuziasmo jam ruliĝis tra la tuta Italio. En Toskanujo la papa amnestio efikis
eĉ registaron. Profesoro Fabrizi kaj kelkaj gvidantoj de aliaj politikaj partioj en Florenco opiniis momenton favora por okazigi reformon de la leĝo pri gazetaro.
    -Certe, - diris dramaturgo Lega, kiam oni informis al li la subjekton de diskuto, - ne eblas komenci eldonon de gazeto ĝis ŝanĝo de la nuna leĝo. Necesas prokrasti la unuan numeron. Tamen, povas esti, ni sukcesos lanĉi kelkajn cenzuritajn pamfletojn. Ju pli frue ni tion faros, des pli baldaŭ la leĝo estos ŝanĝita.
    Li sidis en biblioteko de Fabrizi kaj parafrazis sian teorion pri pozicio, kiun, laŭ lia opinio, devas preni nun liberalaj verkistoj.
    -Sendube ni devas utiligi la okazon, - ekparolis unu el ĉeestantoj, grizhara advokato, per langvora voĉtono. - La alian fojon jam ne okazos tiuj favoraj kondiĉoj por efektivigo de serioza reformo. Tamen mi dubas, ke pamfletoj ion bonan efikos. Ili nur krueligos kaj timigos la registaron, sed tute neniel inklinigos ĝin al nia flanko. Sed ĝuste tion ni penas atingi. Se aŭtoritatuloj opinios pri ni, kiel pri danĝeraj agitantoj, do tiam niaj ŝancoj ricevi ilian helpon estos senrezultaj.
    -Kion do vi proponas?
    -Peticion.
    -Al la Granda Duko?
    -Jes, peticion pri vastigo de gazetara libereco.
    Sidanta ĉe fenestro brunulo kun vigla, saĝa vizaĝo, ekridis turniĝinte al li: - Vi nenion atingos per peticio, - diris li.  - Al mi ŝajnis, ke rezulto de Renzi afero elkuracis vin kontraŭ samaj iluzioj.
    -Mia kara sinjoro! Mi estas ne malpli ol vi ĉagreniĝinta pri tio, ke ni ne sukcesis preventi transdonon de Renzi. Mi ne volus ofendi iun ajn el ĉeestantoj, sed mi devas noti, ke ni fiaskis ĉefe pro malpacienco kaj impeteco de kelkaj personoj. Mi certe ne kuraĝus...
    -Hezito estas ĉefa trajto de ĉiu piedmontano, - abrupte interrompis lin la brunulo. - Mi ne scias, kie vi trovis malpaciencon kaj impetecon. Ĉu eble en tiuj humilaj peticioj, kiujn ni sendis kelkfoje? Povas esti tiel oni difinas impetecon en Toskanujo kaj Piedmontujo, sed ne en Napolo, de kie mi venis.
    -Feliĉe, - replikis la piedmontano, - la napola impeteco estas sole en Napolo.
    -Ĉesigu, ĝentlemanoj! - enmiksiĝis la profesoro. - Estas bonaj originalaj napolaj kutimoj samkiel la piedmontaj. Tamen nun ni troviĝas en Toskanujo, kies kutimo postulas ne deflankiĝi de esenco de afero. Grassini voĉdonas por la peticio, Galli oponas. Kaj kion diros vi, doktoro Rikardo [Riccardo]?
    -Mi vidas neniun domaĝon en la peticio, kaj se Grassini verkos ĝin, do mi subskribos kun granda plezuro. Tamen mi insistas, ke per nuraj peticioj ne eblas ion pozitivan atingi. Kial ni ne povas eldoni samtempe peticiojn kaj pamfletojn?
    -Ĉar simple pamfletoj armos la registaron kontraŭ ni kaj sekve ĝi neniel reagos niajn peticiojn, - diris Grassini.
    -Sama rezulto estos ĉiuokaze. - La napolano stariĝis kaj alpaŝis al tablo. - Sinjoroj, vi troviĝas sur misa kurso. Vane admoni la registaron. Ni devas ribeligi la popolon.
    -Pri tio estas pli facile paroli ol realigi.  Kial vi intencas starti?
    -Ne metu al Galli samajn demandojn. Li nepre komencos per bato laŭ kapo de cenzoro.
    -Tute ne, - trankvile replikis Galli. - Ĉu vi opinias, ke  viro veninta ĉi tien de sudo ne havas aliajn argumentojn krom tranĉarmilo?
    -Kaj kion vi proponas?... - Ĉit, sinjoroj, atenton! Galli volas meti proponon.
    Ĉiuj kunvenintoj, kiuj ĝis tiam grupiĝis laŭ du - tri personoj en diversaj anguloj, proksimiĝis al la tablo por aŭskulti Galli. Sed li proteste levis siajn brakojn: - Ne, sinjoroj, tio ne estas mia propono, simple mian kapon venis unu ideo. Mi opinias, ke en ĉiea jubilo pro agoj de la nova papo estas kaŝita granda danĝero. Li aperigis novan politikan kurson, donis amnestion, kaj do multaj homoj konkludas el tio, ke ni ĉiuj en la tuta Italio senescepte devas ĵeti sin en liajn brakumojn, por ke li konduku nin en la promesitan landon. Mi persone jubilas pro agoj de la papo samkiel ceteraj homoj. La amnestio estas bonega faro!
    -Mi estas certa, ke lia sankta moŝto sentos sin absolute flatita... - malestime komencis Grassini.
    -Ĉesigu, Grassini! Permesu al li eldiri! - interrompis lin Rikardo. - Mirinde! Vi kun Galli neniel povas deteni sin de kverelo. Vi similas katon kaj hundon... Daŭrigu, Galli!
    -Jen kion mi volis diri, - daŭrigis la napolano. - La sankta patro agas sendube kun plej bonaj intencoj, sed kiel malproksime disvastiĝos liaj reformoj, jen estas alia demando. Nuntempe ĉio pasas glate. Reakciuloj en la tuta Italio unu-du monatojn estos kvietaj, ĝis falo de jubila ondo, kiun levis la amnestio.  Sed estas dubinde, ke ili sen batalo fordonos potencon el siaj manoj. Mi opinias, ke mezvintre jezuitoj, gregorianoj, sanfedistoj kaj tuta cetera kliko komencos denove teksi intrigojn kaj elturmentos ĉiun nesubaĉeteblan personon.
    -Tio ĉi ŝajnas vero.
    -Do, ĉu ni sendos unu peticion post la alia kaj atendos, kiam Lambruĉini [Lambruschini] kune kun lia bando konvinkos la Grandan Dukon fordoni nin sub regado de jezuitoj kaj alvoki aŭstrajn husarojn por patroli stratojn, aŭ ni devancos ilin kaj profitos provizoran konsterniĝon por unufoje ekbati?
    -Diru al ni antaŭ ĉio, pri kiu bato vi parolas?
    -Mi proponus komenci organizitan propagandon kaj agitadon kontraŭ jezuitoj.
    -Sed tio estos fakte deklaro pri militokomenco.
    -Jes, ni malkaŝos ties intrigojn kaj sekretojn, ni alvokos la popolon unuiĝi por batali kontraŭ jezuitoj.
    -Sed ĉi tie neniun oni povas konvikti.
    -Neniun? Atendu tri monatojn kaj vi ekvidos multajn jezuitojn. Tiam estos tro malfrue.
    -Jes. Tamen vi scias, ke por alvoki  loĝantaron kontraŭ jezuitoj necesas paroli libere. Kial do vi evitos cenzuron?
    -Mi ne evitos ĝin. Mi simple ĝin ignoros.
    -Sekve vi eldonos pamfletojn anonime? Tio estas tre bone, sed ni jam provis presi en eksterleĝaj presejoj kaj ni scias, ke...
    -Ne! Mi proponas presi pamfletojn libere kun niaj nomoj kaj adresoj. Persekutu ili nin, se ili estas tiel kuraĝaj.
    -La projekto absolute ne taŭgas! - oponis Grassini. - Pro tiu ĉi ekstravaganco ni devas enŝovi niajn kapojn en faŭkon de leono.
    -Nu, vi povas ne timi! - bruske respondis Galli. - Ni ne petas vin iri en prizonon pro niaj pamfletoj.
    -Malpliigu vian abruptecon, Galli! - diris Rikardo. - Ĉi tie temas ne pri timeco. Ni ankaŭ, samkiel vi, estas pretaj iri prizonon por nia afero. Sed endanĝeriĝi pro bagateloj mi ne volas. Mi proponas amendon al la deklarita projekto.
    -Kiun?
    -Mi opinias, ke ni povas elekti batalorimedon, kiu savos nin de kolizio kun cenzuro.
    -Mi ne vidas, kiel vi tion atingos.
    -Necesas aliformi kaj vuali niajn eldiraĵojn, por...
    -...Por ilin ne komprenus cenzoro, ĉu ne? Kial do trovos veran ilian sencon malklera metiisto aŭ simpla laboristo? Tio ĉi aspektas nereale.
    -Martini, kion vi opinias? - demandis la profesoro sidantan apud li larĝaŝultran viron kun granda nigra barbo.
    -Mi nun ne estas preta aperigi mian opinion. Ni devas obteni ioman sperton kaj ekvidi ĝiajn rezultojn.
    -Kaj vi, Sakoni [Sacconi]?
    -Mi volus aŭskulti sinjorinon Bolo [Bolla]. Ŝiaj sugestoj ĉiam estas valoraj.
    Ĉiuj turnis sin flanken al virino sidanta sur divano, kiu apogis sian mentonon per brako kaj silentis. Ŝi havis seriozajn, nigrajn okulojn, sed nun en ili vidiĝis amuza lumstrio.
    -Mi timas, ke niaj opinioj estas malsamaj, - diris ŝi.
    -Via originaleco estas permanenta, sed plej malbona estas tio, ke vi ĉiam pravas, - enkojniĝis Rikardo.
    -Mi absolute konsentas, ke ni devas tiel aŭ aliel batali kontraŭ jezuitoj. Se unu armilo ne taŭgas, do necesas uzi la alian. Sed defio estas nesufiĉa kaj evitema taktiko estas malfacila. Nu, peticioj, laŭ mi, estas ĝenerale infanaj ludiloj.
    -Mi esperas, sinjorino, - tre serioze diris Grassini, - ke vi ne sugestos al ni tiun metodon, kiel murdo.
    Martini ektiris sian lipharon, kaj Galli neĝenante sin subridis. Eĉ la juna grava virino ne sukcesis deteni sin de rideto.
    -Kredu min, - diris ŝi, - se mi estus sangoavida, do mia singardemo detenus min de deklaro pri tio, ĉar mi jam ne estas infano. Plej mortiga armilo, kiun mi scias, estas rido. Se ni atingos tion, ke la popolo mokos pri jezuitoj kaj ties pretendoj, tiam ni venkos sen sangoverŝo.
    -Mi pensas, ke vi pravas, - diris Fabrizi. - Sed mi ne vidas, kiel vi tion realigos.
    -Kial al vi ŝajnas, ke ni ne sukcesos tion realigi? - demandis Martini. - Satiro havas pli bonan ŝancon pasi tra cenzuro, ol serioza artikolo. Se ni verkos alegorie, do averaĝa leganto pli facile trovos veran sencon de aspektanta neofende ŝerco, ol enteno de scienca aŭ ekonomia traktato.
    -Konklude, sinjorino, kion vin finfine sugestas: ĉu ni devas eldoni satirajn pamfletojn aŭ komikan gazeton? Mi estas certa, ke la lastan cenzuro neniam permesos.
    -Mi menciis ion malsaman. Laŭ mi, estus tre utile eldoni kaj vendi malmultekoste aŭ disvastigi tute senpage malgrandajn satirajn flugfoliojn kun versoj aŭ prozo. Se mi trovus bonan pentriston, kiu estus nia adepto, do ni eldonus tiujn flugfoliojn ankaŭ kun ilustraĵoj.
    -Tio estas admirinda ideo, se ĝi estos plenumita. Ĝi bezonas solidan kaj bonan efektivigon. Kie ni trovos lertan satirikiston?
    -Vi bone scias, - aldonis Lega, - ke plimulto el ni estas seriozaj verkistoj. Mi tre estimas ĉiujn ĉeestantojn, sed mi supozas, ke kiel humuristoj ni similos elefantojn dancantajn tarantelon.
    -Mi ja ne proponas laboron, kiun ni ne kapablas okazigi. Necesas trovi talentan pentriston, kiu sendube estas en Italio, kaj establi monan fonduson. Certe ni devas bone ekkoni tiun homon por konvinkiĝi, ke li laboros respektive de niaj celoj.
    -Sed kie ni lin trovos? Mi povas per fingroj de unu mia mano kalkuli pli-malpli talentajn satirikistojn, sed ĉiuj ne estas dungeblaj. Giusti ne povas pro sia plena okupiĝo. Unu aŭ du taŭgaj verkistoj loĝas en Lombardujo, sed ambaŭ uzas nur la milanan dialekton malkompreneblan por ĉiuj italoj.
    -Kaj krome, - aldonis Grassini, - influi toskananojn necesas per pli bonaj rimedoj. Mi estas certa, ke ni aspektos almenaŭ kiel homoj sen politika takto, se ni traktos seriozan taskon pri civila kaj religia libereco en ŝerca formo. Florenco ja ne estas urbo de fabrikoj kaj monprofito kiel Londono, ne frekventejo por sibaritoj kiel Parizo. Ĝi estas urbo kun granda historio.
    -Sama estis ankaŭ Ateno, - kun rideto interrompis lin sinjorino Bolo. - Sed tieaj civitanoj estis tro atoniaj, do estis bezonata ojstro(25) por veki ilin.
    Rikardo frapis permane laŭ tablo: - Ojstro! Kial ni ne rememoris lin? Jen homo, kiun ni bezonas!
    -Kiu li estas?
    -Ojstro estas pseŭdonimo de Felice Rivarez. Ĉu vi ne memoras? Li estas ano de Muratori grupo, kiu venis ĉi tien de Apenina montaro antaŭ tri jaroj.
    -Ĉi vi konas tiun grupon? Cetere, mi nun rememoras. Vi akompanis ilin veturi en Parizon.
    -Jes, mi akompanis Rivarezon ĝis Livorno kaj poste li veturis plu ĝis Marsejlo sen mi. Li ne volis resti en Toskanujo. Li deklaris, ke post fiasko de la ribelo li povas nur ridi kaj do preferas forveturi Parizon. Li probable konsentos kun sinjoro Grassini, ke Toskanujo estas nekonvena loko por rido. Tamen se ni lin invitos, do li revenos eksciinte, ke nun  ekzistas ebleco agadi en Italio. Mi estas preskaŭ certa pri tio.
    -Kiel vi nomis lin?
    -Rivarez. Li ŝajne estas brazilano. Mi scias, ke li loĝis en Brazilo. Mi ŝajne neniam renkontis pli spritan homon. La ĉielo scias, ke tiun tempon en Livorno ni ne tute bezonis ĝojon, ĉar niaj koroj kompatis malfeliĉan Lambertini...  Sed ni ne sukcesis deteni nian ridon, kiam Rivarez venis la ĉambron kaj disdonis senfinan artan fajraĵon de spriteco! Mi rememoras, ke li havas grandan sabran cikatron sur vizaĝo. Stranga li estas viro...  Sed mi estas certa, ke lia vigla optimismo detenis tiam multajn niajn adeptojn de plena despero.
    -Ĉu li estas tiu viro, kiu verkas politikajn skeĉojn en francaj ĵurnaloj sub la nomo "Le Taon"?
    -Jes. Ĉefe li verkas artikoletojn kaj humurajn felietonojn. Apeninaj kontrabandistoj nomas lin "Ojstro" pro lia pika lango kaj do li nun tiel subskribas siajn verkojn.
    -Mi ion scias pri tiu ĉi ĝentlemano,- kiel ĉiam solide kaj nehaste eniĝis la konversacion Grassini, - kaj mi ne povas diri, ke mia scio estas avantaĝa por li. Ojstro sendube havas bonegan racion, sed li estas facilanima, do al mi ŝajnas, ke oni supertaksis liajn kapablojn. Tre probable, ke li ne spertas mankon de kuraĝo, sed lia reputacio en Parizo kaj Vieno ne estas tute senriproĉa. Tiu ĉi homo, kies vivo havas multajn aventurojn, nesciate de kie venis. Oni diras, ke ekspedicio de Duprez  trovis lin en ĵunglo de Suda Ameriko, kie li preskaŭ sovaĝiĝis kaj degradis. Laŭ mia scio, li neniam povis ekspliki tiaman lian staton. Koncerne de eventoj okazintaj en Apeninoj, do ĉiu scias, ke ilin partoprenis ĉefe kanajlaro kaj mortopunitoj el Bolonjo [Bologna], kiuj estis efektivaj krimuloj. Tiuj, kiuj sukcesis savi sin, ankaŭ ne estas honestaj homoj. Nur kelkaj personoj estas dignaj.
    -Kaj intime amikas kun multaj ĉeestantoj ĉi tie! - Rikardo, kies voĉo havis indignan tonecon, interrompis Grassini. - Skrupulo kaj rigoreco estas tre aprobindaj trajtoj, sed ne sekvas forgesi, Grassini, ke tiuj "efektivaj krimuloj" fordonis vivojn por siaj idealoj kaj tio estas pli valora, ol tio, kion ni faris kune.
    -Sekvan fojon, - aldonis Galli, - kiam iu  informos vin pri malnovaj parizaj klaĉoj, diru lin de mia nomo, ke relative de ekspedicio de Duprez li eraras. Mi persone konas lian asistanton Martel kaj aŭdis de li la tutan historion. Tio estas vero, ke ili trovis Rivarezon tie. Li batalis pro Argentina respubliko, estis kaptita kaj poste eskapis. Li maskis sin kaj alivestiĝis penante atingi Buenos Ajreson. Versio, ke la ekspedicio prenis lin pro kompato, estas pura fifabrikaĵo. Ilia interpretisto malsaniĝis kaj forveturis. Neniu el restaj francoj ne parolis en indiĝenaj dialektoj. Ili petis Rivarezon traduki kaj li laboris kun la ekspedicio tri jarojn esplorante riverbranĉojn de Amazono. Laŭ vortoj de Martel, ili neniam plenumus siajn taskojn sen helpo de Rivarez.
    -Ne gravas, kiu li estas, - eniĝis Fabrizi, - tamen mi supozas, ke li havis ion rimarkindan, ĉar li sorĉis tiujn du malnovajn kompaniulojn kiel Martel kaj Duprez. Kion vi opinias, sinjorino?
    -Mi nenion scias pri li. Mi estis en Anglio, kiam fuĝintoj pasadis Toskanujon. Mi opinias, ke se kompaniuloj laborintaj kune kun li tri jarojn favore diras pri li kaj samon diras liaj kamaradoj partoprenintaj la ribelon, do tio sufiĉas por ignori bulvardajn klaĉojn.
    -Eldiraĵoj de liaj kamaradoj estas entute pozitivaj, - diris Rikardo. - Rivarezon adoris ĉiuj de Muratori kaj Zambekari [Zambeccari] ĝis plej malkulturaj montanoj. Krome li estas persona amiko de Orsini. Efektive en Parizo pri li oni rakontas ĉiujn elpensaĵojn, sed se la homo ne volas havi malamikojn, do li ne devas esti politika satirikisto.
    -Mi ne estas ĝisfine certa, sed ŝajne mi vidis lin, kiam tiuj politikaj rifuĝintoj venis ĉi tien, - diris Lega. - Li ĝibiĝas aŭ lamas, mi nun ne povas rememori.
    La profesoro eltiris keston el la skribtablo, prenis paperaron kaj komencis foliumi.
    -Ŝajne mi havas ie lian polican priskribon, - diris li.  - Ĉu vi memoras, ke kiam ili estis fuĝantaj en la montaron, ĉie oni dispendigis iliajn personajn aspektojn kaj kardinalo... Kiel estas nomo de tiu kanajlo?..  Jes, kardinalo Spinola eĉ proponis rekompencon pro ties kapoj. Konekse kun tio oni rakontas tre interesan historion. Rivarez surmetis malnovan soldatan uniformon kaj vagadis tra la lando kiel vundita karabenisto serĉanta sian regimenton. Dum vagado li trafis militan grupon senditan de Spinola por trovi lin kaj veturis kune kun ili en komuna ĉaro rakontante korŝirajn elpensaĵojn pri tio, kiel ribeluloj kaptis lin, entiris en sian nestaĉon en la montaro kaj multe torturis lin. Soldatoj montris al li paperon kun priskribo de lia aspekto,  sed li trompis ilin kaj sciigis diversajn absurdaĵojn pri diablo, kiun oni nomas Ojstro. Nokte, kiam ĉiuj estis dormantaj, Rivarez enverŝis akvon en ties pulvujon kaj forkuris preninte necesan kvanton de provianto kaj kartoĉoj.
    -Aha jen, mi trovis! - diris Fabrizi ĉesiginte sian rakonton. - "Felice Rivarez nomata ankaŭ Ojstro aĝas ĉirkaŭ  tridek jarojn. Naskiĝloko estas nekonata, sed laŭ kelkaj scioj ĝi troviĝas en Suda Ameriko. Laŭ profesio li estas ĵurnalisto. Lia staturo ne estas alta. Haroj kaj barbo estas nigraj. Brunhaŭta. Okuloj bluaj. Frunto alta. Nazo, buŝo, mentono..." Kaj jen ankoraŭ: " Specialaj markoj - li lamas je la dekstra kruro. Lia maldekstra brako estas kripla kaj ne havas du fingrojn. Cikatro sur vizaĝo. Li balbutas". Ankaŭ tien oni aldonis: " Li estas tre lerta pafanto, sekve dum aresto necesas esti kiel eble plej singardema".
    -Tio estas eksterordinara! Kiel li sukcesis trompi tiujn, kiuj havis detalan lian identigilon?
    -Savis lin sendube nur lia braveco. Se aperus almenaŭ malgranda suspekto, do li pereus. Li ofte atingas konfidon de aliaj homoj dank` al sia senkulpa aspekto...  Nu, ĝentlemanoj, kion vi opinias pri la propono? Mi vidas, ke multaj ĉeestantoj bone konas lin. Skribu ni al li, ke ni atendas lian helpon.
    -Komence necesas konatigi lin kun nia plano - diris Fabrizi, - kaj informiĝi, ĉu li akceptos ĝin?
    -Ĉar temas pri batalo kontraŭ jezuitoj, do Rivarez nepre konsentos. Mi konas neniun pli senkompromisan anti-klerikaliston. Ĉi-rilate li estas simple furioza.
    -Do, ĉu vi skribos al li, Rikardo?
    -Certe. Mi rememoras, kie li nun povas esti. En Svisujo, mi opinias. Li estas mirinde lokŝanĝema ulo: ĉiutempe li nomadas. Nu, kio koncernas pamfletojn...
Reaperis vigla diskutado. Kiam ĉiuj komencis disiri, Martini proksimiĝis al sinjorino Bolo.
    -Mi akompanos vin, Gemo.
    -Dankon. Mi volas interparoli kun vi pri aferoj.
    -Ĉu tio koncernas adresojn? - demandis li mallaŭte.
    -Nenio grava. Tamen al mi ŝajnas, ke necesas iel reagi, ĉar du leteroj tro longatempe estis en poŝto pasintsemajne. Kvankam iliaj entenoj estas entute senkulpaj kaj ilia prokrasto probable estas simpla hazardo, sed ne eblas riski. Se polico suspektas almenaŭ unu el niaj adresoj, necesas urĝe ilin ŝanĝi.
    -Mi venos al vi morgaŭ. Hodiaŭ ni plu ne parolu pri aferoj - vi aspektas laca.
    -Mi ne lacis.
    -Sekve vi ĉagreniĝis. Kio estas kialo?
    -Ho, nenio, nenio eksterordinara.















































Hosted by uCoz