Komento de la tradukisto

    Kelkaj informoj elĉerpitaj hazarde fine de la ajro 2004 instigis min traduki libron "Ojstro", kiun verkis Etelo Liliano Vojniĉ en 1897.
    En memorlibro "Mi ankaŭ tie estis" fame konata rusia reĝisoro kaj aktoro Vladimir Etuŝ kromalie prezentas sian rolon de Martini en filmo "Ojstro" filmita en 1955, kio plezure refreŝigis miajn bonajn rememorojn pri ĝi. La ĉefan rolon de Arturo kaj Ojstro en ĝi ludis Olego Striĵenov. Lian patron, kardinalon Montanelli ludis Nikolao Simonov. Mi rezonis, ke por la 50a jubileo de la filmo okazonta en 2005 taŭgos mia modesta donaco kiel traduko de la romano en Esperanton. Tiam ankaŭ okazos la 25a jubileo de la dua versio de filmo "Ojstro", en kiu ludis Andreo Ĥaritonov (Arturo), Sergeo Bondarĉuk (Montanelli), Anastasia Vertinskaja (Gemma) k.a.
    En la alia informo oni anoncis, ke nuntempe ĉinoj filmas en Ukrajno serion "Ojstro" el dudek partoj , en kiu ludas ukrajnaj geaktoroj Aleksandro Nikitin, Andreo Saminin, Maŝa Korotĉenko k.a.
    Multaj gravaj eventoj de la romano okazas en Florenco (Italio), kiu estos la ĉefurbo de Esperantujo en 2006 kaj gastigos delegitojn de la 91a UK. Priskriboj de belegaj antikvaj vidindaĵoj situantaj en ĝi, en Livorno, Pisa, Brisighella kaj aliaj italaj urboj, menciitaj en la libro, laŭ mi, estos interesaj por legantoj de mia traduko.
    Kiel estas sciate, irlanda urbo Korko [Cork] estas elektita kiel eŭropa kultura ĉefurbo en 2005. Tamen vane oni serĉos iun informon pri la verkistino naskita tie en ties oficiala TTT-ejo. Nek Etelo Liliano Vojniĉ, nek ŝia patro, granda angla matematikisto Georgo Bul {George Boole] multjare laborinta en la urbo, kies nomon portas la loka universitato, ne estas menciataj  en serĉilo de la TTT-ejo.  Mi rezonis, ke necesas koreti tiujn ĉi neglekton.
    Bedaŭrinde neniun informon pri anglino Ethelo Vojniĉ oni povas trovi en unu el plej plenaj mondaj enciklopedioj - "Britannica", kvankam pluraj ŝiaj verkoj, almenaŭ "Ojstro" (The Gadfly), troviĝas en multaj britaj kaj alilandaj bibliotekoj, universitatoj ktp.
   Nomon de la protagonisto "Ojstro", kiun donis la aŭtorino, havis ankaŭ antikva filozofo Sokrato. Ĝi ne estis facila kaj simpla por mia tradukado, ĉar mi ne uzis difinitan artikolon "la" kaj ne elektis alian nomon de simila insekto "Tabano", ja iuj tradukistoj preferis titoli ĝin kiel "Le Taon (france), " Steekflieg" (nederlande), "Die Stechfliege" (germane), "Il Tafano" (itale),  "El Tabano" (hispane), "Mutuca" (portugale), "Styng" (svede) ktp. Mi esperas, ke legantoj ne riproĉos min pro tio.
    Mi devas ankaŭ konfesi, ke tradukado de balbutado de la protagonisto ne estis tute simpla, ĉar mi bezonis kiel eble precize transdoni eldiritajn vortojn kaj frazojn, por ne perdi ties sencon. Mi ne estas certa, ke tiu ĉi parto de mia laboro rezultiĝis trafe.
    Plej malfacila por tradukado estis la oka ĉapitro de la tria parto de la libro, kies eventoj okazas ene kaj ekstere de la katedralo dum la katolika festo "Corpus Domini". Ĉar la ceremonion mem kaj objektojn menciitajn en la libro mi neniam vidis (la libro havas neniujn ilustraĵojn), do mi dubas, ke ĉiuj religiaj terminoj estas tradukitaj korekte. Restis tute netradukitaj en Esperanton kelkaj psalmoj el la latina, ĉar la aŭtorino ilin ankaŭ ne tradukis en la anglan.
    Por faciligi legadon mi kolektis kelkajn bildojn de realaj objektoj menciitaj en la libro kaj fotojn de geaktoroj ludintaj rolojn en filmo "Ojstro" aperinta en 1980. Ĝin filmis ukrajna (tiam sovetia) kinostudio nome de Aleksandro Dovĵenko. Bedaŭrinde mi ne sukcesis kolekti kaj eldoni ĉion, kion mi intencis trovi.
    Grave kontribuis por mia laboro gesinjoroj: irlandino Carol Quinn el Boole biblioteko en universitata kolegio de Korko (precipe ŝia artikolo "Papers of George Boole"), italoj Mirko Viviani kaj Riccardo Natale Pinori, kiujn mi elkore dankas. Ion koncernan al la aŭtorino klarigis al mi la responsuloj el EAI kaj EAB, kvankam iliaj respondoj ne estis tute kontentigaj.
    Mi anticipe dankas legantojn, kiuj komunikos al mi retadresojn de fontoj en Interreto, de kie oni povus libere kaj senpage elŝuti e-tekstojn de libro "Ojstro" tradukita en aliajn (krom la rusa kaj la angla) lingvojn.
     Alia mia traduko de la libro "Unuetaĝa Usono" far Ilja Ilf kaj Eŭgeno Petrov prezentanta ties vojaĝon tra Usono troviĝas en www.vladimir-okc.narod.ru.
 Julio, 2005                 Multan plezuron dum legado sincere deziras al vi                                Vladimir OKC
P.S. M esperas, ke ĉiu vizitanto de  TTT-ejo  komprenas, ke signo #, metita en mian retadreson sur la ĉefa paĝo, signifas @, por ne obteni spamon.
ojstro-voynich@narod.ru

Hosted by uCoz