FLORENCO

    Florence (angle), Fierenze (itale t.e 'Floranta'), Florentia (latine).
    Granda urbo de Itala Respubliko situanta sur la Apenina duoninsulo distance 230 km nord-okcidenten de Romo.
    Tie en la jaro 59 A.K. oni fondis militan garnizonon por armeo de Romia Imperio, sur ambaŭ bordoj de rivero Arno.
    Meze de la 14-a jarcento loĝantaron de la urbo konsistigis jam 90000 rezidantoj.
    Florencon famis multaj eminentuloj loĝintaj kaj laborintaj en ĝi: Leonardo da Vinci, Michelangelo, Dante, Machiavelli, Galileo k.a. La nomon de mondfame konata florencano Amerigo Vespucci portas du kontinentoj - Ameriko (Norda kaj Suda).
    Florenca dialekto estis bazo, sur kiu formiĝis la moderna itala lingvo.
    La loka mono 'Florin' dum jarcentoj estis monda monera normo.
    En 1406 Florenco rezulte venko dum la milito kontraŭ Pisa obtenis marborbon, kio grave plifortigis ĝin.
    Ambaŭ partojn de la urbo kunligas la unika kovrita ponto Ponte Vecchio (Malnova), kiu fakte estas la arta galerio, kie prezentas siajn trezorojn diversaj lokaj metiistoj.
    Uffizi galerio, kiun establis Giorgio Vasari,  estas unu el plej mondfame konataj muzeoj en Florenco.
    Gravan lokon en la urbo okupas grandega katedralo Santa Maria del Fiore. Rimarkinda ankaŭ estas la alia katedralo St. Croche.
    Centre de la urbo troviĝas belega Palacco della Signora, apud kiu staras granda statuo David far Michelangelo.
    Florenco estas ĉefurbo de la itala provinco Toskanujo kaj okupas ĉ.100 km2. Ĝian loĝantaron en la jaro 2005 konsistigas ĉ. 500000 rezidentoj.

    Julio, 2005                     Vladimir OKC                              ojstro-voynich@narod.ru
Hosted by uCoz