Biografio de Etelo Liliano Vojniĉ
    Etelo Liliano Vojniĉ [Ethel Lilian Voynich] naskiĝis la 11an de majo 1864 en irlanda urbo Korko [Cork] en familio de granda angla matematikisto Georgo Bul [George Boole]. Sian patron la bebo reale ne konis, ĉar li baldaŭ forpasis.
    Ŝia patrino, Mario Everest [Mary Everest] estis filino de profesoro de la greka lingvo. La familia nomo estis  fame konata en la mondo, ĉar same nomiĝas plej alta pintmonto situanta en Himalajo. Ĝin oni tiel nomis honore al ŝia frato Georgo [George Everest, Sir].
    La patrino en mizero edukis siajn kvin filinojn, tial kiam la plej juna Etelo atingis okjaran aĝon, ŝi alveturigis la etulinon al frato de ŝia edzo laborinta kiel intendanto de minejo. Li estis tre religia kaj severa homo.
    En 1882 Etelo ricevis etan heredon kaj samtempe diplomiĝis en berlina konservatorio kiel pianistino. En Berlino (Germanio) ŝi ankaŭ vizitis lekciojn de slavistoj en la urba universitato.
    Veninte Londonon ŝi ĉeestis kunvenojn de politikaj enmigrintoj, inter kiuj  estis  rusa verkisto  Sergeo Kravĉinskij [Serge Krawchinsky], kiu subskribis siajn verkojn kiel Stepnjak. Li iĝis ŝia intima amiko, kiu multe rakontis al ŝi pri sia patrujo - Rusio. En ŝi aperis deziro viziti tiun ĉi misteran landon, kiun ŝi efektivigis en 1887.
    Ŝi laboris en Rusio kiel guvernistino kaj instruistino de la angla kaj muziko du jarojn.
    Somere de 1889 ŝi revenis Londonon, kie multe laboris en kelkaj societoj, ĵurnaloj kaj fonduso, kiujn establis kaj gvidis Kravĉinskij.
    En 1890 Etelo edziniĝis al Vilfredo Vojniĉ [Wilfred Michail Voynich] pola enmigrinto rifuĝinta en Anglion el  Rusio.  Iom poste li famiĝis pro trovita antikva manuskripto (Voynich Manuscript), kiun supozeble verkis monako Roĝero Bekon (Roger Bacon) en la 13a jarcento. Ĝiajn hieroglifojn kaj desegnaĵojn ĝis nun oni ne sukcesis deĉifri. Ĝi nun troviĝas en Jela Universitato (Yale University in New Haven, Conn. USA).
    En 1896 ŝin ekamis Sidnej Rejli (Sidney Reilly-original name-Sigmund Rosenblum), kiun oni iam nomis "Aso de spionoj" (Ace of Spies). Kune ili duonjaron vojaĝis tra Italio, kie Etelo kromalie komencis kolekti materialojn por sia unua libro. El avantura vivo de Rejli, sugestoj de Kravĉinskij, iuj trajtoj el biografioj de Ĝusepo (Giuseppe) Garibaldi kaj Ĝusepo Mazzini ŝi kompilis figuron kaj karakteron de Arturo Berton (Arthur Burton), kiu laŭ ŝia volo havis ankaŭ kromnomon "Ojstro" (The Gadfly). Same kromnomiĝis antikva greka filozofo Sokrato (Socrat). Imagon de la protagonisto ŝajne  inspiris al ŝi  t.n. "Portreto de nekonato" far Franĉibiĝo, kiun ŝi vidis en pariza muzeo Luvro, kies kopio poste permanente pendis sur muroj de ŝiaj loĝejoj.
  En 1897 libro "Ojstro" estis eldonita en Usono kaj Anglio. Sekvontjare aperis ĝia ruslingva traduko en Rusio, kie ĝi havis grandan sukceson. Poste, jam en Sovetunio, ĝi multfoje estis reeldonita  en multaj naciaj lingvoj.  Eldonkvanto superis dekojn da milionoj ekzempleroj.  Dufoje, en 1955 kaj en 1980 oni filmis "Ojstron", mondfame konata rusia komponisto Dmitrio Ŝostakoviĉ komponis muzikon por samnoma opero, kelkaj dramaturgoj kaj reĝisoroj prezentis siajn teatraĵojn.
    En 1901 ŝi finverkis sian novan romanon "Ĝeko Rejmond" (Jack Raymond). Rimarkinda figuro de la virino okupas ĉefan lokon en ŝia alia verko "Olivo Letem" (Olive Latham), verkita en 1904. Ĝia protagonistino estis parte la aŭtorino mem.
    Samtempe Etelo Vojniĉ multe tradukis librojn de rusaj verkistoj: Nikolao Gogol, Mikaelo Lermontov, Fjodoro Dostojevskij, Mikaelo Saltikov-Ŝedrin, Glebo Uspenskij, Vsevolodo Garŝin k.a.en la anglan.
    En 1910 aperis ŝia verko "Interrompita amikeco" (An Interrupted Friendship), kiu en 1926 estis eldonita en Rusio kun titolo "Ojstro en ekzilo".
    Ses versojn de granda ukrajna (tiam rusia) verkisto Taraso Ŝevĉenko (Six Lyrics from  Ruthenian of Taras Shevchenko) ŝi ankaŭ sukcesis traduki en la anglan lingvon en 1911.
    Poste ŝi longatempe nenion verkis kaj tradukis, preferinte muziki.
    En 1931, jam en Usono, kien ŝi translokiĝis, estis eldonita ŝia traduko de leteraro de granda pola komponisto Frederiko Ŝopen (Frederic Chopin) el la pola kaj la franca en la anglan.
    Printempe de 1945 (ŝi tiam estis okdekunujara) ŝi finverkis sian lastan libron "Demetu ciajn ŝuojn " (Put off Thy Shoes).
    Etelo Liliano Vojniĉ forpasis la 28an de julio 1960. Laŭ ŝia testamento, ŝia korpo estis kremaciita kaj ŝian cindron oni disblovis super la Centra parko de Nov-Jorko.
Jilio, 2005                  Vladimir OKC
ojstro-voynich@narod.ru

Hosted by uCoz